Tribunalo (juro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tribunalo estas institucio, kiun ŝtato kreis por okazigi procesojn. Sinonimoj estas: kortumo (kiel supera juĝistaro), juĝejo (kiel loko).
Ĉi tiu artikolo temas pri Juro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon tribunalo.
Depende de la tipo de procesoj oni havas apartajn civilajn, kriminalajn, administraciajn tribunalojn. Specialan rolon havas konstitucia tribunalo, kies tasko estas kontroli, ĉu leĝoj kaj verdiktoj kongruas al la konstitucio de la ŝtato.