Trinity-testo
Usona atombomba eksperimento en 1945 en Nov-Meksiko, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Trinity-testo estis la koda nomo de la unua historia nuklea testo, kiu okazis la 16-a de julio 1945 en Alamogordo, Nov-Meksiko, Usono en la dezerto Jornada del Muerto, en la kadro de la Projekto Manhattan, kiu, dum la Dua Mondmilito, celis havigi al Usono la nuklean bombon.
La provo konsitis el eksplodo de plutonia atombombo (aŭ, prefere nuklea bombo), kaŝnomita "Gadget" en supro de fera turo, por validigi la esploroj pri nuklea armilo. Kelkaj semajnoj post tiu testo, du nukleaj bomboj eksplodos sur Hiroŝimo kaj Nagasako.