insulo apartenanta al Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La insulo Cuŝima (japane 対馬島 [cuŝima-tō], simple 対馬 [cuŝima]; Hepburn: Tsushima; Kunrei: Tusima) estas insulo en la japana maro. Ĝi troviĝas en la Korea vojo inter Koreio kaj la japana insulo Kyūshū en la gubernio Nagasaki. Ĝi estas insulo longa je 82 km en nordo-sudo, sed en la mezo estas artefarita kanalo trans la insulo. Tial oni foje mencias pri la Norda Insulo kaj la Suda Insulo.
Cuŝima | ||
---|---|---|
Satelita bildo de Cuŝima | ||
grupo de insuloj • insulo | ||
Akvejo | Japana maro | |
Geografia situo | 34° 25′ N, 129° 20′ O (mapo)34.416666666667129.32694444444649 | |
| ||
Longo | 70 km | |
Areo | 696,44 km² | |
Plej alta loko | Yatate 649 m | |
Loĝantaro | ĉirkaŭ 29 000 (2019) 42 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Cuŝima | |
Cuŝima aperas jam en la pri-historia libro redaktita en Ĉinio ĉ. 300 jarojn antaŭ nia erao, kiel insulo inter Ĉinio kaj la tiam supozata parto de Japanio. Okaze de la Mongolaj invadoj al Japanio en la 13a jarcento, la insulo fariĝis grava batalkampo.
Pri la Batalo de Cusima, legu sube ĉe "Markolo Cuŝima".
La 1-an de marto 2004 la vilaĝoj kaj urboj de la insulo estis kunigitaj por formi la urbon Cuŝima. Antaŭ la kunigo Izuhara estis la plej granda urbo.
La maro oriente de la insulo Cusima ĝis la japana insulo Kiuŝuo, parto de la Japana Maro estas nomata Markolo Cuŝima. La 27-an de majo 1905 okazis sur la maro ĉirkaŭ la insulo la Batalo de Tsushima (Marbatalo de Cuŝima), kie la japana floto venkis la rusan orientmaran floton ĉe la rusa-japana milito.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.