From Wikipedia, the free encyclopedia
Tukulti-Ninurta la 2-a regis kiel asiria reĝo, reginte en 890 ĝis 884 a.K. Lia nomo signifas: "Mia fido baziĝas je Ninurta".
Li estis filo kaj posteulo de reĝo Adad-nirari la 2-a. Li firmigis la de lia patro akiritajn areojn, konkeris kelkajn arameajn malgrandajn ŝtatojn, en proksimo de Harran, la mezan Eŭfratan valon same l a areon inter la granda kaj malgranda Zab. Tukulti-Ninurta gvidis ankaŭ militirojn kontraŭ la tendoj de Itu kaj akiris riĉan kaptaĵon, sed ne povis ilin fine subjugi. Lia filo estis Aŝŝur-nasir-apli la 2-a
Li sukcese militiris en la Zagros-montaro de Irano, subjuginte la nov-alvenintajn iranajn popolojn de la areo, la persojn kaj medojn.
En 885. a.K., li eniris Babilonion kaj kolektis varojn, verŝajne kun aőprobo de reganto de Babilionio (ne okazis milito). Dum la enkolekta vojo, oni faris detale ĉiun tranoktejon kaj ĉiun kolektitan varon (imposton).
La kolektitaj varoj grave diferencis de tiuj de la antaŭuloj: li kolektis oron, arĝenton, mirhon, antimonon, hindian palisandron, eburon, stanon, kolorajn teksaĵojn. Tiam aperas en la asiriaj tekstoj la kamelo, tiutempe la duĝiba baktria kamelo (udru). Tio montris gravan ekonomian ŝanĝiĝon, ĉar la pli frua transport-porta besto de la karavanoj, la azeno povis pli malgrandan pezon transporti dum unu tago ol la kamelo. Pro malpliiĝo de la transportaj kostoj, graviĝis la surtera transportado, vojo kaj ekkreskis la kontinenta longdistanca komercado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.