Tumaka (or-kulturo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tumaka Or-kulturo estas unu el la indiĝenaj or-kulturoj de Kolombio.
Rapidaj faktoj materia kulturo, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Tumaka (or-kulturo) | |
---|---|
materia kulturo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Fermi
La indiĝenoj de la kolombia Tumaka kulturo, kaj de la najbara Ekvatora regiono nomata "La Tolita", disvolvis, 2000 jarojn antaŭe efikan ekonomian sistemon bazita en fiŝkaptado kaj agrikulturo de maizo.
Krom ĝiaj oraĵoj, ĝiaj ceramikaĵoj montras pompajn tribestrojn kaj ankaŭ ordinarajn homojn, foje simplajn, foje malsanajn, foje misformitajn.
Kvazaŭ en mistera rito, la kapoj el argilo aperas fortranĉitaj, portantaj juvelojn karakterizajn de la Tumaka arto: etaj nazringoj kaj orelringoj lutitaj, krom najloj kaj globetoj el oro kiujn ili enmetis en la vizaĝhaŭto.
- Kategorio Tumaka (or-kulturo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)