Turboto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Turboto (Scophthalmus maximus (Linnaeus, 1758)), estas delikatgusta plata romboforma marfiŝo. Ĝi troviĝas en Atlantiko (eŭropa bordo kaj Maroko) kaj la Norda Maro kaj la Balta Maro kaj Mediteraneo kaj la Nigra Maro. Nove ĝi troviĝas ankaŭ ĉirkaŭ Nov-Zelando.
Turboto | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Scophthalmus maximus | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Scophthalmus maximus L, 1758 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Vera turboto ne troviĝas en la Nordokcidenta Atlantiko; la "rombofiŝo" de tiu regiono, kiu estis implikita en la tiel nomata "Turbota milito" inter Kanado kaj Hispanio pri la fiŝkaptadaj rajtoj, estas la gronlanda turboto (Reinhardtius hippoglossoides).
Ĝia subspecio estas la Psetta maxima maeotica en la Nigra maro. Arkivigite je 2021-05-10 per la retarkivo Wayback Machine Ĝi estas rigardata kelkfoje kiel aparta specio Scophthalmus maeoticus aŭ nigramara turboto, sed tio estas disputata.
Le eŭropa turboto havas asimetrian disk-forman korpon kaj povas kreski ĝis 1 metro kaj pezi 25 kilogramojn.