cover image

Turbulento

ĥaosa fluo de fluido / From Wikipedia, the free encyclopedia

Turbulento[1], aŭ turbulo[2], estas loke kaj tempe neregula fluo de gasofluido. Ĝi povas okazi plej ofte en atmosfero de la planedoj aŭ en akvo.

Whirlpool_mud.jpg
Kirlo kaj turbulentoj en rivero

La fluo okazas ne nur unudirekte (kiel okazas pri flulinia movo) sed ankaŭ tien-reen; tiel la diversaj flutavoloj miksiĝas, kirliĝas.

La rekono de la turbulenta fluo plej gravas en la fluiddinamiko.

En la atmosfero ne ekzistas paralelaj fludirektoj; ĉiuj aerfluoj estas turbulentaj, ilin karakterizas konstantaj interŝanĝoj laŭ direkto kaj rapideco.