From Wikipedia, the free encyclopedia
La Turo Sacyr Vallehermoso estas la tria nubskrapulo plej alta de Madrido kaj de Hispanio. Ĝi havas 236 metrojn alte, 52 etaĝojn kaj ĝia konstruado komenciĝis en 2004 kaj finiĝis en la jaro 2008.
Turo Sacyr Vallehermoso | |||
---|---|---|---|
nubskrapulo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Carlos Rubio Carvajal vd | ||
Estiĝo | 2008 | ||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Madrido | ||
Situanta sur | Avenuo de la Kastilia | ||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 28′ 36″ N, 3° 41′ 16″ U (mapo)40.476666666667-3.6877777777778 | ||
| |||
Parto de | Kvar Turoj Negoc-Areo vd | ||
Posedata de | Sacyr vd | ||
La konstruaĵo troviĝas en la madrida kvartalo de Fuencarral-El Pardo, en la nubskrapula komplekso Kvar Turoj Negoc-Areo, kie ankaŭ troviĝas la Turo Ŝparkaso Madrido, la plej alta de Hispanio. La arkitektoj de la projekto dekomence planis altecon de 215 metroj. Ĝia etaĝo estas egal-latera triangulo kies flankoj estas kurvaj.
La Turo Sacyr Vallehermoso gastigas la kvinstelan hotelon EuroStars Madrid Tower, kiu okupas 31 etaĝojn (60% de la Turo) kaj ĝi ankaŭ disponigas manĝejon kiu ofertas unikan vidon de la tuta urbo. Probable la turo gastigos oficejojn de entreprenoj kiel Sacyr Vallehermoso kaj Testa Inmuebles.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.