Tohoku
regiono de Japanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tohoku aŭ Tōhoku (japane 東北地方 [Tōhoku-ĉihō], laŭvorte: "nord-oriento") estas regiono de Japanio, kiu kovras la nordan parton de la insulo Honŝuo, la plej granda japania insulo. La plej norda pinto de la regiono proksimas al la pli norda insulo Hokajdo. La regiono estas relative maldense loĝata, kaj estas malmultaj urbegoj. En la montoj ekzistas multaj varmegaj naturaj akvofontoj. La marbordo estas ĉefe roka kaj klifa. Historie en la regiono vivis la etno ezoj.
Rapidaj faktoj Regiono, regiono de Japanio [+] ...
Tohoku | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono de Japanio [+] | |||
Lando | Japanio | ||
- koordinatoj | 39° N, 141° O (mapo)38.9140.67 | ||
Akvokolektejo | 66 889,55 km² (6 688 955 ha) [+] | ||
Areo | 66 889,55 km² (6 688 955 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 9 020 531 [+] (2015) | ||
Denseco | 134,86 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Japanio [+] | ||
Tohoku | |||
Vikimedia Komunejo: Tōhoku region [+] | |||
Fermi
La 11-an de marto 2011 la ĝis nun plej forta tertremo en la historio de Japanio kaj sekva cunamo detruis grandan parton de la marborda areo en la nordoriento de la regiono.