UK 2015
100-a Universala Kongreso de Esperanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 100-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 en Lille, Francio. La estraro de UEA elektis la kongresurbon la 24-an de marto 2013.[1] Temis pri la jubilea kongreso, tial ĝi okazis en granda urbo proksima al Boulogne-sur-Mer, kie okazis la unua internacia Esperanto-kongreso. La kandidatigon de Lillo oni anoncis en 2012 kaj la organizanto Espéranto-France per kampanjo kolektis por ĝi subtenon de 118 personoj el 18 landoj.[2] La kongreson partoprenis 2698 personoj.[3][4]
Rapidaj faktoj
Fermi