UTC-09:00

horzono / From Wikipedia, the free encyclopedia

UTC−09 estas horzono en kelkaj teraj regionoj kiuj havas tempodiferencon de naŭ horoj al la Universala Tempo Kunordigita. Ĝi uziĝas de oktobro ĝis aprilo en la subŝtato Alasko de Usono, kun escepto de la Aleutaj Insuloj situantaj pli okcidente ol longitudo 169°30' okcidenta kaj de la insuleto Annette Island, kie ĝi uzatas kiel somera tempo, do de aprilo ĝis oktobro. Krome la horzono aplikatas tutjare en la Insuloj de Gambier (apartenantaj al Francio) en la Pacifika Oceano.

Timezones2008_UTC-9.png
UTC−09: bluo (en januaro), oranĝkoloro (en julio), flavo (tutjare), helbluo - maraj areoj
UTC_hue4map_horzonoj_en_Nordameriko.png
Horzonoj en Nordameriko:
UTC-10somera tempo UTC-9
UTC-9somera tempo UTC-8
UTC-8somera tempo UTC-7
UTC-7
UTC-7somera tempo UTC-6
UTC-6
UTC-6somera tempo UTC-5
UTC-5
UTC-5somera tempo UTC-4
UTC-4
UTC-4somera tempo UTC-3
UTC-3somera tempo UTC-2
UTC-2
UTC-1