Ugando en la Olimpikoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ugandaj sportistoj unue en 1956 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala uganda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom krom en la Somera Olimpiko 1976, kiam la teamo protestis kontraŭ nekompleta izoliĝo de sud-afrikaj sportistoj antaŭ la olimpiko, kvankam laŭplane sportistoj de tiu lando komplete bojkotiĝu, ĝis la socia sistemo de apartismo tie estos komplete forigita.
En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis ugandaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas senukcesaj: ĝis 2021 la teamo sume atingis 4 orajn, 4 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 73-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
La Uganda Nacia Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1950 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1956, ĝustatempe antaŭ la unua apero de uganda teamo en la olimpiko de Melburno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.