Ulrich Lins
germana historiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ulrich LINS [ULriĥ LINS] (naskiĝis en 1943 en Bonn, Germanio) estas historiisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Ulrich Lins | |
---|---|
Historiisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1943 en Bonn, Germanio |
Lingvoj | Esperanto • germana • japana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Marko Naoki Lins |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • historiisto |
Verkoj | La danĝera lingvo |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | La danĝera lingvo |
Esperantistiĝis en | 1958 |
Fermi
Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. En 1971 kaj 1972 li estis gastesploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto. Profesie, li en la institucio Germana Akademia Interŝanĝa Servo okupiĝis pri la interŝanĝo de universitatanoj inter Germanio kaj aliaj landoj, ĝis li pensiiĝis en 2008.[1] Interalie, li en aprilo 1978 starigis ties oficejon en Tokio.
Li lernis Esperanton en 1958 kaj havis interalie la jenajn funkciojn en la movado :
- 1964-1969: Estrarano de TEJO
- 1967-1969: reprezentanto de TEJO ĉe la estraro de UEA
- 1970-1974: kunredaktoro de Kontakto (kun Simo Milojević)
- 1989-1995: vicprezidanto de UEA
En 2018 oni donacis al li festlibron okaze de lia 75-a naskiĝtago.