komputila normo From Wikipedia, the free encyclopedia
USB (mallongigo de Universala Seria Buso, el la angla Universal Serial Bus) estas normigata de USB IF. Interfaco USB permesas konekti al komputilo ĝis 127 flankaparatojn. Transdono de datenoj povas esti sinkrona kaj malsinkrona. Konektataj aparatoj subtenas funkcion Plug&Play. La buso permesas «varman» al-for-konektadon (sen malŝalto de komputilo) kaj tujan aŭtomatan sindeĉifron por konektanta aparato. USB permesas elektronutron de konektitaj aparatoj (+5 V, 500 mA, 2,5 W). Regantaj aparatoj (ekz komputiloj) estas A-aparatoj, regataj - estas B-aparatoj. Normo USB havas du variantojn:
Universala Seria Buso | ||
---|---|---|
protocol suite • normo pri aparatara interfaco • de facto standard vd | ||
Dum | 1996 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | serial port | |
Partoprenanta | USB 1.0 • USB 1.1 • USB 2.0 • USB 3.0 • USB 3.1 • USB 3.2 • USB 3 Gen 2x1 • USB 3.2 Gen 2x2 • USB4 vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Por certigi ĝustan konekton estas uzataj nekongruaj ŝtopoparoj: al A-aparato eblas konekti nur A-ŝtopilon ktp. Maksimuma longeco por kablo povas atingi 3 m por USB 1.1 kaj 5 m por USB 2.0. USB funkcias laŭ principo gvidanto-gvidato male de FireWire (IEEE 1394). Lasta etapo de evoluo de USB estas Wireless USB – normo de sendrata transdono de datumo havas rapidecon 400 Mb/s je distanco 10 m.
La USB 3.0 estis prezentita en novembro 2008. Ĝia rapideco estas ĝis 5 Gbit/s (625 MB/s), kiu estas pli ol 10-obla kompare al USB 2.0 (480 Mbit/s, aŭ 60 MB/s). En 2014 prezentiĝis USB 3.1, ankoraŭ iom pli rapida, kaj nova USB-konektilo nomata USB-C, kun la specifaĵo ke ĝi estas ĉiflanke simetria, do eblas iel ajn enmeti ĝin en la USB-kontaktingon ekzemple de poŝtelefono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.