universitato ĉe Sirakuzo, Nov-Jorkio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Sirakuza Universitato (angle Syracuse University, ankaŭ SU, Syracuse aŭ The 'Cuse) estas privata esplora universitato situanta en Sirakuzo en la ŝtato Novjorko, Usono.
La universitato estis fondita en 1870. Ĝiaj radikoj povas esti atribuitaj al seminario por pastroj kiu estis establita jam 1832 fare de la Episkopa Metodistpreĝejo. En 1870, la institucio estis proponita de la urbo Lima al Sirakuzo, kie ĝi ricevis oficialan rekonon de la stato de New York kiel universitato. Ekde 1920, la universitato difinas sin kiel laika universitato. La universitato estis akceptita en la Asocio de Amerikaj Universitatoj en 1966.
La universitato inkluzivas 13 malsamajn lernejojn kaj kolegiojn:
La sportteamoj de Sirakuzo estas konataj kiel la "Oranĝoj" [1], kaj partoprenas interkolegiajn konkuradojn en 20 sportoj. La universitatteamoj estas membroj de la ACC-ligo en la NCAA (krom la glacihokeo de la virinoj, remado kaj lakrosteamoj de viroj).
Syracuse University Press estas universitata eldonejo kiu estas parto de la universitato. La areoj de fokuso por la eldonejo inkluzivas Mezorientajn studojn, indianajn studojn, pacon kaj konfliktosolvon, irlandajn studojn kaj judajn studojn, Novjorkio, televidan kaj popolan kulturon, sportojn kaj distron. La eldonejo estis fondita la 2-an de aŭgusto 1943, fare de kanceliero William Pearson Tolley kaj bonfaranto Thomas J. Watson. Ĝi estas membro de la Association of American University Presses.
Inter la bonkonataj diplomiĝintoj de Syracuse University estas inkluzivitaj :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.