Universitato de Ĝenovo
universitato ĉe Ĝenovo, Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Ĝenovo aŭ en ĝia plena nomo "Universitato de Studoj de Ĝenovo" (itale L'Università degli Studi di Genova aŭ Università di Genova mallonge UniGe) estas itala ŝtata universitato fondita en 1481. Ĝi situas en la historia centro de Ĝenovo kaj havas branĉojn en diversaj urboj de la regiono Ligurio - Imperia, Savono, La Spezia, Chiavari kaj Pietra Ligure. Ĝi inkluzivas ses altlernejojn. La institucio estis fondita tiutempe sur la fundamento de asocioj de instruistoj kaj studentoj kiuj organizis en Ĝenovo kadre de altlernejoj de juro, teologio, medicino kaj artoj ekde la 13-a jarcento. La Universitato de Ĝenovo estas en proksima kontakto kun la itala Instituto de Teknologio IIT kaj planas konstrui novan fakultaton de inĝenierado proksime de la Scienca kaj Teknologia Parko "GREAT Campus" en Erzelli.