From Wikipedia, the free encyclopedia
Unión Monárquica Nacional (UMN, Nacia Monarkisma Unio) estis nomo de diversaj politikaj hispanaj monarkismaj organizoj de dekstra karaktero.
La unua estis fondita en Barcelono en februaro de 1919, kaj kolektis la plej unueman kaj dekstreman flankon de la monarkismo de Katalunio.
La unua estis fondita de la eksestraro de la Diktaturo de Primo de Rivera, post ties malapero, al kiu venis iamaj membroj de Unión Patriótica. Kunveninte ĉiuj eksministroj al entombigo de la iama diktatoro la 3an de aprilo de 1930, ili profitis la okzon por subskribi manifeston de la nova partio. Inter la subskribintoj estis José Calvo Sotelo, Ramiro de Maeztu, José de Yanguas Messía, Eduardo Callejo de la Cuesta, Galo Ponte y Escartín, Fernando Gallego de Chaves Calleja, markizo de Quintanar, Manuel Delgado Barreto, redaktoro de La Nación, la eksprezidante de la komitato de Unión Patriótica, José Gavilán, la filo de la diktatoro, José Antonio Primo de Rivera kaj la grafo de Guadalhorce kiu iĝis partiestro, pro deziro de la mortinta diktatoro.
Laŭlonge de 1930, monatojn antaŭ la proklamo de la Respubliko, ili estis praktike la unika politika organizo kiu defendis monarkian reĝimon. Post la proklamo de la Respubliko, granda parto de ties dirigentoj estis procezataj kaj kelkaj enkarcerigataj, pro konspiro kontraŭ la Respubliko. Aliaj kiaj José Calvo Sotelo aŭ la grafo de Guadalhorce ekziliĝis. Post la amnestio de 1934, ili estis rehabilitataj, kaj reintegriĝis en la politika vivo. Plej en la partio Renovación Española. Post la puĉo de 1936, granda parto de ties dirigentoj aliĝis al la puĉistoj, dum aliaj estis mortpafitaj de respublikanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.