komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Unterendingen | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Zurzach |
Koordinatoj | 47° 32′ 54″ N 8° 17′ 30″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 369 |
Areo | 3,45 km² |
Alteco | 387 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5305 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Unterendingen estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 369 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Unterendingen situas en la valo de la rivero Surbo, ĉe la alfluo de la rivereto Schlierenbach al ĉi-lasta. Schlierenbach formis profundan ravinon inter la du montetoj Buhalden kaj Teufelskanzel, kiuj apartenas al la Tavola Ĵuraso.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,45 km², de kiuj 1,31 km² estas kovritaj de arbaro kaj 2,80 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 544 m s.m. sur la monteto Teufelskanzel, dum ĝia plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 375 m s.m. borde de la rivero Surb.
La komunumo Unterendingen limas en nordo al Tegerfelden, en nordoriento al Baldingen, en oriento al Lengnau, en sudo al Endingen, kaj en okcidento al Würenlingen.
La komunumo Unterendingen estas konektita al la publika trafikreto per tri poŝtaŭtolinioj, nome de Tegerfelden al Baden, de Brugg al Bad Zurzach kaj de Döttingen al Niederweningen. Komence de la 19-a jarcento ekzistis planoj konstrui fervojlinion tra la Surbvalo, kiel daŭrigo de la linio de Zuriko-Örlikon, kiu finiĝas en en Niederweningen. Sed la projekto dum la 1-a mondmilito en la jaro 1915 estis forlasita pro monomanko.
Tra Unterendingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Döttingen al Dielsdorf.
La unua dokumenta mencio de Unterendingen datiĝas el la jaro 1298 kiel Nider-Endingen.
Dum mezepoko gravaj bienposedantoj en Unterendingen estis la Monaĥejo Sankt-Blasien kaj la johanita komandorejo Leuggern. La alta jurisdikcio apartenis ek de 1305 la Habsburgoj.
Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Unterendingen estis atribuita al la subvoktejo Sigg de la Grafejo Baden.
Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Unterendingen fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.
Distrikto Zurzach | |
---|---|
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.