From Wikipedia, the free encyclopedia
La unutona ortografio estas sistemo de diakritaj signoj en la moderna greka lingvo, kiu - kontraste al la tradicia plurtona greka ortografio, kiun ĝi anstataŭigis dum la jaro 1982 - nur havas unu specon de diakrita signo. Tiu akcentosigno laŭ ekstera aspekto ofte identas kun la tradicia signo dekstra korno de la malnova plutona ortografio - ὀξεία (okseía) –, sed foje ankaŭ nur uziĝas vertikala ("neŭtrala") signo, kiu havas la nomon tonos – τόνος (tónos) . Tiu signo laŭ la karaktrotabelo Unikodo malsame kodiĝas.
Malgraŭ la enkonduko de la unutona ortografio dum la jaro 1982 ekzistas eldonejoj kaj privatuloj, kiuj el estetikaj aŭ tradiciismaj kialoj plu skribas laŭ la malnova plurtona ortografio (ekzemple la gazeto "Estia"), ofte per la simpligita sistemo sen maldekstra korno.
unutone | plurtone |
---|---|
Πάτερ ημών ο εν τοις ουρανοίς αγιασθήτω το όνομά σου· |
Πάτερ ἡμῶν ὁ ἐν τοῖς οὐρανοῖς ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου· |
Alia ekzemplo por teksto kompare presita kaj en la tradicia plur- kaj la nova unutona ortografioj estas la nacia himno Imnos is tin Eleftherian de Grekio kaj la Respubliko Kipro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.