cover image

Aglomeraĵo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ĝeneralsence, aglomeraĵo estas densa nedisiĝema maso kunigita el pluraj aĵoj. Laŭ la fako la difino malsamas.

San_Diego-Tijuana_Metro_3D_Map.jpg
Ekzemplo de aglomeraĵo estas la urbara areo San Diego-Tijuana. Ambaŭ urboj kune formas dunacian aglomeraĵon inter Meksiko kaj Usono.

Aglomeraĵourbaro, estas centra urbo kaj ĝiaj najbaraj komunumoj, kiuj estas ligitaj al la centra urbo per senrompa ĉeno de urboj aŭ per multaj laborantoj, kiuj vojaĝas al la aglomeraĵo ĉiutage por labori. Aglomeraĵo povas havi pli ol unu centron (ekzemple, la aglomeraĵo de Ruhr en Germanio).
Aglomeraĵoaglomerado ankaŭ estas ekonomia termino:

Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV) difinas jene: aglomerado estas kuniĝo de entreprenoj en difinitaj regionoj aŭ centroj de loĝantaro pro la el tio rezultantaj avantaĝoj, kiuj esprimiĝas speciale en malpli alta kosto de produktado. [1]