Urboŝtato
ŝtato konsistanta el aŭtonoma aŭ sendepentada centrurbo kun ĉirkaŭianta ĝin teritorio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Urboŝtato (ŝtaturbo aŭ urboregno) estas ŝtato konsistinta el nur unu urbo, kiu estis centra kaj politike sendependa. Ĉi tiu politika strukturo de ŝtatoformo estis tre ofta en antikvaj kaj mezepokaj tempoj. Kutime ili restis malgrandaj kaj la regno regiono konsistis el la ĉirkaŭe situanta kampara regiono. Ĉefe kiam ili estis frontantaj de ekstera minaco de pli granda militforto, tiam ili integriĝis en alianco bazita sur komuna origino, kiu inkluzivis plurajn urbojn kiel kanaanajn urbojn kiel Megiddo aŭ Peleponeza Ligo en antikva Grekio, sed foje ankaŭ okazis ke urboŝtatoj sukcesis establi grandajn imperiojn kiel Asirio, Romo kaj Kartago.
Speciala speco de urboŝtato estas la greka Poliso. Reprezentaj ekzemploj de la poliso estis Ateno, Tebo kaj Sparto. La loĝantoj-civitanoj de la polisoj havis disvolvitan politikan konscion. Ateno estis la unua kaj sola poliso regata de rekta demokratio.
Antikvaj urboŝtatoj elformiĝis en Grekio (Poliso), Fenicio kaj Italio. Dum la mezepoko urboŝtatoj ekzistis ĉefe en Italio kaj daŭre prosperis kiel internacie komercaj respublikoj. Inter la famaj urborespublikoj de Italio estas Pizo, Ĝenovo kaj Venecio.
En la Sankta Romia Imperio estis multaj urboj, kiuj ĝuis grandan gradon de aŭtonomio, precipe post la Vestfalia Paco subskribita en 1648. Post la malfondo de la imperio en 1806, la aŭtonoma statuso de ĉi tiuj urboj plifortiĝis.
Odeso estis konsiderata "libera" urbo de 1819-1858. Dum la 20a jarcento aŭtonomaj ekzistis ŝtataj urboj kiel Danzig kiel kompromiso inter najbaraj ŝtatoj.