urbo en suda Kamboĝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Sianukurbo (kmere ក្រុងព្រះសីហនុ, Krong Preah Sihanouk, kromnomata កំពង់សោម Kompong Som; france kaj angle Sihanoukville), estas ĉeborda urbo en Kamboĝo kaj la ĉefurbo de la provinco Sianukurbio. Ĝi situas ĉe la pinto de alta promontoro en la sudokcidenta parto de la lando, ĉe la Golfo Tajlanda. La urbo ricevis sian nomon honore al la eksa reĝo Norodom Sianuk. En ĝi loĝis en 2008 entute 89 800 homoj, el kiuj 66 700 en la urba centro.[1]
Sianukurbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Supre: Komerca centro de la urbo; Maldekstre: Vojmontrilo en Sankat 4; Dekstre: Skulptaĵo ĉe Plaĝo de Sendependiĝo; Malsupre: Insulo Ko Rong | |||||
urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 18000 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 71 082 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 889 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 10° 38′ N, 103° 30′ O (mapo)10.6333103.5 [+] | ||||
Alto | 15 m [+] | ||||
Areo | 80 km² (8 000 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sihanoukville [+] | |||||
Pro siaj multaj plaĝoj, Sianukurbo estas tre populara turisma celloko, allogante vizitantojn el la tuta mondo kaj precipe el diversaj landoj de Azio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.