From Wikipedia, the free encyclopedia
La Urbodomo de Kecskemét estas historia monumento en Kecskemét, laŭ la ĉefplaco.
Urbodomo de Kecskemét | |||
---|---|---|---|
municipa administrejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Secesio vd | ||
Arkitekto | Ödön Lechner vd | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Kecskemét | ||
Adreso | Kossuth tér | ||
Poŝtkodo | 6000 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 54′ 24″ N, 19° 41′ 30″ O (mapo)46.90675833333319.691777777778 | ||
| |||
Parto de | Ödön Lechner’s independent pre-modern architecture (en) vd | ||
La Urbodomo en Kecskemét estis klasikisma, malmoderna kaj malbela konstruaĵo en la 18-a jarcento. Pli nova, jam impona secesia urbodomo estis konstruita inter 1893 kaj 1897 fare de Ödön Lechner kaj Gyula Pártos. La urbodomo funkcias seninterrompe ekde la konstruo. En 1911 sismo okazis en la urbo, sed Lechner tujfaris la renovigojn. Inter 1897 kaj 1996 ankaŭ biblioteko funkciis en la domego.
La duetaĝa urbodomo situas sola inter 4 trotuaroj, ĝi formas brikoformon kaj interne kortoj troviĝas. La fasado estas simetria, la meza parto etendiĝas pli antaŭe, tie estas la ĉefenirejo post 3 arkoj. La meza fasado havas triangulon plej supre, flanke po 1 ornamturoj altiĝas. Inter la triangulo kaj la enirejaj arkoj situas horloĝo kaj sonorila ilaro pli malsupre en la balkono, kiu ofte muzikas melodion. La eksteraĵo ofte estas kovrita per ceramikaĵoj kun hungarecaj motivoj. Interne Bertalan Székely pentris la freskojn.
En la ĉefsalono krom la kunsidoj foje okazas turistaj vizitoj, krome edziĝfestoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.