Usona Ŝipbazo ĉe la Golfo de Gvantanamo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝipbazo ĉe la Golfo de Gvantanamo (hispane: Base Naval de la Bahía de Guantánamo, angle: Guantanamo Bay Naval Base aŭ Gitmo) estas disputita teritorio kaj militbazo kiun Usono luprenas en la insulo Kubo. Ĉi lasta lando konservas la suverenecon super la bazo kaj ĝin konsideras okupita teritorio, sed Usono neas meti finon al la luprenado pere de la Kub-usona Traktato de 1903. Por la kuba registaro, la teritorio de la bazo apartenas al la municipo Caimanera, ene de la provinco Guantánamo.[1][2] Ĝi situas en la sudorienta ekstremo de Kubo en la koordinatoj 19° 54′ 42.95″ N 75° 09′ 11.75″ O (mapo) kaj gastigas usonan militbazon el ĉirkaŭ 117,6km²]] (49,4 firma tero kaj la cetero akvo kaj marĉoj), kie troviĝas la fifama militista prizono.