Amerika angla (American English, mallonge AEAmE) resp. Usona variaĵo de la angla lingvo estas la formo de la angla lingvo, kiu estas parolata en Usono. Kune kun la Kanada angla lingvo ĝi formas la grupigon de la nordamerikaj anglaj dialektoj. Amerika angla estas la angla de la angle parolanta majoritato de preskaŭ 300 milionoj de denaskuloj.

Diferenco al la brita angla

Amerika angla diferencas de brita angla lingvo ĉefe en la prononco kaj en la vortotrezoro, en kelkaj kazoj ankaŭ en la gramatiko, la ortografio kaj la interpunkcio. Tio tamen ne malhelpas, tiel longe ne estas forta dialekto, la reciprokan komprenon.

Ortografio

Ekde la ortografia reformo de Noah Webster en 1806 multaj vortoj, kiuj en brita ortografio finiĝas per -re, en Usono estas skribataj per -er, ekz. centre/center, meagre/meager ktp. La brita -our respondas al la amerika -or en vortoj kiel colour/color kaj favour/favor. En kelkaj vortoj la brita -ce respondas al la amerika -se, ekz. licence/license kaj defence/defense, sed kie usonanoj practice uzas kaj por la substantivo kaj por la verbo , britoj skribas practice por la substantivo kaj practise por la verbo. La verba sufikso -ize (ekz. organize, colonize) povas esti skribata en la brita, sed ne en la amerika, ankaŭ -ise.[1] Kelkfoje la amerika preferas pli mallongajn kaj simpligitajn skribmanierojn, kiel ekz. plow por la brita plough, program por la brita programme, catalog por la brita catalogue kaj dialog por la brita dialogue. Ĉi tiuj kazoj estiĝis per tio, ke interalie Noah Webster provis „ĝermanigi“ la anglan lingvon denove, do li volis redukti la francan influon.

Vortotrezoro

Kelkaj vortoj de la brita angla tute ne ekzistas en la amerika vortotrezoro aŭ havas alian signifon, kiel ekzemple la lifto, kiu en Usono nomiĝas elevator, sed en Unuiĝinta Reĝlando male lift. Pliaj ekzemploj por tipe amerikaj terminoj estas interalie candy, truck kaj cookie, je kies loko Britoj prefere uzas sweets, lorrybiscuit. Grandaj diferencoj estas pro sia plia alta dinamiko inter brita kaj amerika slangoj.

Uzado kaj disvastiĝo

La signifo kaj la uzado de la amerika angla kreskas en la nuntempo ĉiam pli, kio rezultas el la pli granda mondvasta disvastiĝo de la lingvo per amerikaj televidaj sendostacioj, amerikaj televidaj serioj kaj kinofilmoj.

Nelaste per la interreto alvenas ĉi tiuj vortoj ĉiam pli en la loĝantaro, ankaŭ en ŝtatoj kiel Hindio kaj Pakistano, kiuj estis iamaj britaj kolonioj.

La evoluo de la amerika angla estas ofte rigardata, simile kiel la estiĝo de la francaitala, kiuj evoluis el la Latina, kiel pluevoluigo de la lingvo de la devenlando. Efektive la diferencoj inter la du normaj variaĵoj, la brita angla kaj la amerika angla, estas relative malgrandaj. Ekzistas la tendenco al konverĝo de la du normaj variaĵoj de la angla, simile al la lokaj dialektoj de la germana.

Prononco de la amerika angla

La plej multaj variaĵoj de la amerika angla montras kiel la skota, irlanda kaj kanada angla rotikan akĉenton, kontraŭe al la akĉentoj de Anglio, Kimrio, Aŭstralio, Novzelando kaj Sud-Afriko, kiuj estas nerotikaj. Kelkaj regionaj akĉentoj de la Amerika estas tamen nerotikaj, kiel ekz. la akĉentoj de Nov-Anglio, Novjorko kaj partoj de la sudaj ŝtatoj de Usono. Unu el la plej frapaj trajtoj estas la tiel nomata Flapping: en la amerika angla, kie t inter du vokaloj estas prononcata kiel [ɾ], ekz. en pretty [pɹɪɾi].

La sekvaj priskriboj rilatas al la kiel General American nomitaj variaĵoj de la amerika angla, kiuj kutime estas traktataj kiel pendanto al la brita Received Pronunciation.

Konsonantoj

Plozivoj

Pliaj informoj IPA-transskribo, speco ...
IPA-transskribospecoEkzemploj
[p]senvoĉa bilabiala plozivopin [pɪn]happy [ˈhæpi]tip [tɪp]
[t]senvoĉa alveolara plozivotin [tɪn]melted [ˈmɛltəd]pit [pɪt]
[k]senvoĉa velara plozivokin [kɪn]bacon [ˈbekən]pick [pɪk]
[b]voĉa bilabiala plozivoboy [bɔɪ]rabbit [ˈɹæbət]rib [ɹɪb]
[d]voĉa alveolara plozivodog [dɔg]spider [ˈspaɪdɚ]rid [ɹɪd]
[g]voĉa velara plozivogirl [gɝl]tiger [ˈtaɪgɚ]rig [ɹɪg]
Fermi

Afrikatoj

Pliaj informoj IPA-transskribo, speco ...
IPA-transskribospecoekzemploj
[tʃ]senvoĉa palatoalveolara afrikatochild [tʃaɪld]nature [ˈnetʃɚ]teach [titʃ]
[dʒ]voĉa palatoalveolara afrikatojoy [dʒɔɪ]soldier [ˈsoldʒɚ]bridge [bɹɪdʒ]
Fermi

Frikativoj

Pliaj informoj IPA-transskribo, speco ...
IPA-transskribospecoekzemploj
[f]senvoĉa labiodentala frikativofit [fɪt]gopher [ˈgofɚ]rough [ɹʌf]
[θ]senvoĉa dentala frikativothin [θɪn]ether [ˈiθɚ]mouth [maʊθ]
[s]senvoĉa alveolara frikativosit [sɪt]tassel [ˈtæsl̩]kiss [kɪs]
[ʃ]senvoĉa palatoalveolara frikativoship [ʃɪp]issue [ˈɪʃu]rash [ɹæʃ]
[v]voĉa labiodentala frikativovan [væn]gavel [ˈgævl̩]have [hæv]
[ð]voĉa dentala frikativothese [ðiz]either [ˈiðɚ]bathe [beð]
[z]voĉa alveolara frikativozip [zɪp]hazel [ˈhezl̩]was [wəz]
[ʒ]voĉa palatoalveolara frikativogenre [ˈʒɑnɹə]azure [ˈæʒɚ]beige beʒ]
[h]senvoĉa glotala frikativohit [hɪt]ahead [əˈhɛd]
Fermi

Nazaloj

Pliaj informoj IPA-transskribo, speco ...
IPA-transskribospecoekzemploj
[m]bilabiala nazalomedium [ˈmidiəm]hammer [ˈhæmɚ]
[n]alveolara nazalonation [ˈneʃən]funny [ˈfʌni]
[ŋ]velara nazalosinger [ˈsɪŋɚ]finger [ˈfɪŋgɚ]think [θɪŋk]
Fermi
    • [n] povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. button [ˈbʌtn̩].

Aproksimantoj

Pliaj informoj IPA-transskribo, speco ...
IPA-transskribospecoekzemploj
[l]alveolara lateralolegal [ˈligl̩]silly [ˈsɪli]
[ɾ]alveolara frapetoatom [ˈæɾəm]better [ˈbɛɾɚ]
[ɹ]alveolara centra aproksimantorun [ɹʌn]merry [ˈmɛɹi]
[j]palatala duonvokaloyet [jɛt]beyond [biˈɑnd]few [fju]
[w]labiovelara duonvokalowin [wɪn]swim [swɪm]away [əˈwe]
Fermi
    • [l] povas ankaŭ krei silaban kernon, ekz. pickle [ˈpɪkl̩].
    • [ɾ] ekzistas kiel varianto de [t] antaŭ neakcentata vokalo.
    • [ɹ] estas skribata kiel silaba kerno plej ofte [ɝ] kaj [ɚ], vidu R-kolorajn vokalojn malsupre.
    • Ĉe minoritato de amerikaj parolantoj estas prononcata wh- ankoraŭ kiel [hw], ekz. white [hwaɪt]. Esceptoj estas vortoj kiel who [hu] kaj whole [hol]. Alie wh- estas prononcata, kiel ankaŭ en la brita angla, kiel [w], tiel ke whine kaj wine estas prononcataj idente kiel [waɪn].

Vokaloj

Nestreĉitaj

En akcentataj unusilabaj vortoj devas stari nestreĉitaj vokaloj antaŭ konsonanto, ekz. bit [bɪt], cap [kæp]. *[bɪ] aŭ *[kæ] ne estas eblaj vortoj de la amerika angla.

Pliaj informoj IPA-transskribo, speco ...
IPA-transskribospecoekzemploj
[ɪ]alta antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (akcentata aŭ neakcentata)bit [bɪt]busy [ˈbɪzi]women [ˈwɪmən]panic [ˈpænɪk]swimming [ˈswɪmɪŋ]
[ɛ]meza antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata)bet [bɛt]said [sɛd]any [ɛni]
[æ]mezmalalta antaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata)bat [bæt]man [mæn]drank [dɹæŋk]
[ʊ]alta malantaŭa rondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata)put [pʊt]book [bʊk]woman [ˈwʊmən]
[ə]meza centra nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam neakcentata)idea [aɪˈdiə]several [ˈsɛvɹəl]Christmas [ˈkɹɪsməs]
[ʌ]meza centramalantaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata)but [bʌt]cover [ˈkʌvɚ]enough [əˈnʌf]
[ɑ]malalta centramalantaŭa nerondigita nestreĉita vokalo (ĉiam akcentata)pot [pɑt]father [ˈfɑðɚ]calm [kɑ(l)m]
Fermi
    • En vortoj kiel bath, ask, half ktp. la amerika angla havas nestreĉitan [æ], kie la brita angla havas streĉitan [ɑː]: [bæθ, æsk, hæf]
    • [ɑ] povas stari en malmultaj akcentataj unusilabaj vortoj ankaŭ sen sekva konsonanto, ekz. spa [spɑ], bra [bɹɑ]

Streĉitaj vokaloj kaj diftongoj

Pliaj informoj IPA-transskribo, speco ...
IPA-transskribospecoekzemploj
[i]alta antaŭa nerondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata)beat [bit]people [ˈpipl̩]city [ˈsɪɾi]
[e]meza antaŭa nerondigita streĉita vokalo (ĉiam akcentata)bait [bet]break [bɹek]
[ɔ]malalta malantaŭa rondigita streĉita vokalo (ĉiam akcentata)bought [bɔt]broad [brɔd]talk [tɔk]
[o]meza malantaŭa rondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata)boat [bot]sew [so]shadow [ˈʃædo]
[u]alta malantaŭa rondigita streĉita vokalo (akcentata kaj neakcentata)boot [but]beauty [ˈbjuɾi]Hindu [ˈhɪndu]venue [ˈvɛnju]
[aɪ]de malalta antaŭa al mezalta antaŭa pozicio glitanta nerondigita diftongo (akcentata kaj neakcentata)bite [baɪt]idea [aɪˈdiə]
[aʊ]de malalta antaŭ nerondigita al mezalta malantaŭa rondigita pozicio glitanta diftongo (ĉiam akcentata)pout [paʊt]plow [plaʊ]
[ɔɪ]de mezmalalta malantaŭa rondigita al mezalta antaŭa nerondigita pozicio glitanta diftongo (ĉiam akcentata)point [pɔɪnt]boy [bɔɪ]boil [bɔɪl]
Fermi

R-koloraj vokaloj

Pliaj informoj IPA-transskribo, speco ...
IPA-transskribospecoekzemploj
[ɝ]akcentata silaba kontraŭo al [ɹ]bird [bɝd]hurry [ˈhɝi]furry [ˈfɝi]
[ɚ]neakcentata silaba kontraŭo al [ɹ]better [ˈbɛɾɚ]further [ˈfɝðɚ]perverse [pɚˈvɝs]
[ɪɹ]komenco inter [ɪ] kaj [i], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabebeard [bɪɹd]spirit [ˈspɪɹɪt]
[ɛɹ]komenco kiel [ɛ], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabescarce [skɛɹs]very [ˈvɛɹi]
[ɑɹ]komenco kiel [ɑ], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabebard [bɑɹd]starry [stɑɹi]tomorrow [təˈmɑɹo]
[ɔɹ]komenco inter [ɔ] kaj [o], fino kiel [ɹ], sed ĉio unusilabeboard [bɔɹd]horse [hɔɹs]forest [ˈfɔɹəst]
[ʊɹ]komenco inter [ʊ] kaj [u], fino kiel [ɚ], sed ĉio unusilabepoor [pʊɹ]tourist [tʊɹɪst]
[aɪɹ][aɪɚ]komenco kiel [aɪ], fino kiel [ɚ]fire [faɪɹ][faɪɚ]higher [haɪɹ] oder [haɪɚ]
[aʊɹ][aʊɚ]komenco kiel [aʊ], fino kiel [ɚ]sour [saʊɹ][saʊɚ]power [paʊɹ] oder [paʊɚ]
Fermi

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.