ministerio de la usona registaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La usona departmento pri laboro (angle Department of Labor, DOL) estas departmento de la Usona registaro tenanta respondecon pri sekureco en la laborejo, normoj de salajroj kaj laborhoroj, sendungeca asekuro, redungigaj servoj, kaj iuj ekonomiaj statistikaĵoj; multaj usonaj subŝtatoj havas samcelajn instancojn. La estro de la departmento estas la usona ministro pri laboro. La departmento fondiĝis en 1913. Ĝi celas varti, antaŭenigi kaj evoluigi la bonfarton de la rekompencatoj, posten-serĉantoj, kaj emeritoj de Usono; plibonigi laborkondiĉojn; pliigi eblecojn de profitodona dungateco; kaj garantii la pagojn kaj rajtojn labor-rilatajn.
Rapidaj faktoj ministerio pri laboro • federacia ministerio de Usono, Komenco ...
Usona departemento pri laboro
ministerio pri laboro•federacia ministerio de Usono
Occupational Safety and Health Administration•Buroo pri Labora Statistiko de Usono•Immigration and Naturalization Service•United States Employment Service•Employment and Training Administration•United States Department of Labor Office of Inspector General•Office of Federal Contract Compliance Programs•Office of Disability Employment Policy•Office of Labor-Management Standards•Veterans' Employment and Training Service•Office of Workers' Compensation Programs•Department of Labor Office of Administrative Law Judges vd
La ĉefsidejo de la departmento estas la konstruaĵo Frances Perkins. Frances Perkins estis la ministrino pri laboro de 1933 ĝis 1945, la unua virina ministro en la historio de la usona registaro.