Utreĥto (urbo)
municipo en Utreĥto, Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Utreĥto (nederlande Utrecht, pron. [ütreĥt], urbutreĥte Utreg aŭ Utereg) estas la ĉefurbo de la provinco Utreĥto kaj la kvara plej granda urbo de Nederlando.
- Loĝantaro: 301 632 (31-a de majo 2009, fonto: CBS)
Utreĥto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
nederlanda municipo • biciklada urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3450–3455 • 3546 • 3500–3585 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 359 370 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 618 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 5′ N, 5° 7′ O (mapo)52.0908333333335.1216666666667 [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 99,32 km² (9 932 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Utrecht (city) [+] | |||||
Utreĥto estas unu el la urboj de la regiono Randstad. Ĝi situas en centra loko de la lando kaj estas nodo de (fer-)vojoj kaj kanaloj kaj pro tio grava urbo por foiroj kaj konferencoj.
La urbo enhavas la plej grandan universitaton de Nederlando kaj la ĉefoficejon de la Nederlandaj Fervojoj (Nederlandse Spoorwegen). Ankaŭ troviĝas tie la plej grava konferencejo de la lando, nomita "Jaarbeurs Utrecht".
Utreĥto estas la sidejo de la roma katolika ĉefepiskopo de Nederlando.
Ĝi estas unu de la plej antikvaj urboj de Nederlando kun grava historia centro. Pro la turo Domtoren ("katedrala turo"), simbolo de la urbo, 112,32 metrojn alta, do la plej alta preĝejo-turo de Nederlando, la urbo estas ankaŭ nomata Domstad aŭ "katedrala urbo".