From Wikipedia, the free encyclopedia
___TOC___
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~
aŭ uzante la butonon .
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|…}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}
. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --Unukorno 22:39, 13. Mar 2004 (UTC)
Mi ĵus rigardis vian artikolon pri BBC, kaj rimarkis, ke vi uzis unikodajn signojn por la ĉapelitaj literoj. Tio en la Vikipedio ne necesas, ni uzas la Iksan kodon por niaj kromliteroj. Do, denove bonvenon kaj plezuran vikipediumadon! --Unukorno 22:42, 13. Mar 2004 (UTC)
Saluton Haruo! Dankon pro la intereso pri la listo. Mi tute ne kompetentas pri aliaj rasoj kaj ofte devas demandi mian filinon. E-ajn esprimojn ĉirilate mi neniam serĉis. La tri nomojn, kiujn vi mencias, troviĝas ĉiuj en PIV. Se vi scias pliaj esprimojn aŭ fontojn bv. aldoni ilin al la listo / al la diskuto. Antaŭdankon! Ĝis! Gangleri 12:24, 5. Okt 2004 (UTC)
First of all, the only contribution I made was adding some interwiki links between the za: article supposedly about "Cuengh" and the English article on the same topic. I do that often on the wikis that are just starting out, to let others know that the wiki exists. This case seems quite bizzare, though:
:^)
That's all I've dug up so far. Sorry I can't tell you for sure if it's real Zhuang or not, but I'm not convinced of its authenticity.
– NGUYỄN Xuân Minh 20:49, 18. Jul 2005 (UTC)
Kara Viki-kolego, vi ĵus alŝutis la bildon Dosiero:Seattle skyline day.jpg, kun la komento, ke ĝi venas el la Komunejo. Tio ne necesas. La bildoj en la Komunejo estas uzeblaj en artikoloj same facile kiel bildoj rekte alŝutitaj. – Umberto 14:05, 14. Aŭg 2005 (UTC)
(Eliott)
Tamen ĝis nun mi ne sukcesis kopii ion el la Komunejo, kaj mi rimarkas multajn urlojn tra Vikipedio, kie devas esti bildoj, kio montras ke ne nur mi ne scipovas ligi tien rekte. --Haruo 22:02, 20. Aŭg 2005 (UTC)
Dankon ke vi redaktis la nomitan paĝon. Tamen mi mem ne kreis paĝojn en la lingvoj kiujn mi ne kapablas (eĉ legi) kie mimalfermis konton ĉar mi iam vizitis por krei interlingvajn ligojn. Mi provis enmeti Babel-ŝablonon sed ŝajnas ke ili ne jam ekzistas en la hi-wp : tiel mi informus vizitontojn ke ili ne provu mesaĝi al mi hindlingve. Arno Lagrange ✉ 10:10, 17. Sep 2005 (UTC)
Kompreneble, kiam oni uzas la teĥnikan ĵargonon dum multa tempo, forgesas ke nefakuloj ne estas devigitaj kompreni ĝin. Tiel, kuracistoj uzas strangajn nomojn al korpopartoj kaj malsanoj forgesante ke la konsultanto eble ne komprenus ilin. La indiko "70" estas klara al studantoj de la Biblio, signifas la versio farita de rabenoj ĉirkaŭ 100 a. K. sed kompreneble estas klarigenda, ĉar ne ĉiuj estas fakuloj kaj multaj eĉ ne konas la Biblion mem. Roberto 22:10, 24. Sep 2005 (UTC)
Although I'm not an official person, I would like to welcome You in Ukrainian Wikipedia (sorry I'm unable to communicate in Esperanto).
Please have some details:
Dum mia redaktado "Sasguatch al Sasquatch" vi ankoraŭ ne konfirmis viajn ŝanĝojn. Mi ne sciis pri ili. Bonvolu kontroli lastajn ŝanĝojn. Alie dankoj por korektoj kaj plenigoj. Vikipedie restas Petro 30. Sep 2005 17:06 (UTC)
Kiel vi klikas sur "redakti" en la respektiva kesto sur la ĉefpaĝo, tie vi vidas la ŝablonon de la kesto, se vi iom foliumos la paĝon suben, vi vidos tie ion similan al:
Vikipedio:Elstaraj_artikoloj/Rekordoj_de_mamulo
Nun alklaku tiun ligon kaj vi atingos la deziratan tekstoparton, kiun vi povas libere korekti. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 22:15, 19. Aŭg 2006 (UTC)
Jes Brion solvis la renkontitan problemon. Ŝajnas ke ĝi fontis el apero de nevideblaj signoj kiuj indikas ke la skribaĵo estas legenda de maldekstre-dekstren (LTR = Left To Right) kaj ne de dekstre-maldekstren (RTL = Right To Left). Tio verŝajne venas de la fakto ke vi redaktas ankaŭ jide. Sed Brion ankaŭ dank'al siaj evoluigistaj rajtoj forviŝis ĉiujn spurojn de nia diskuto pri la temo. Strange, ĉu ne ? Vidu je : http://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=7414 AL ✉@₪ 12:54, 27. Sep 2006 (UTC)
Hej, mi volis respondi al via demando pri Esperanto en Spokeno. Mi ne uzas ĝin eksterrete tiom ofte, sed nuntempte estas tri (inkluzive de mi) kiuj kunvenas ĉiun semajnon por Esperantumi, do mi penas frekventi tien, sed bedaŭrinde estas tre malgranda afero ĉar estas tiel malmulte da ni. Sed ni planas komenci Esperantan kurson baldaŭ, ĉar nia gvidanto estas Joel Brozovsky, kiun multaj konas en Esperantujo, mi kredas. -- Andrew 21:04, 30. Sep 2006 (UTC)
P.S. Mi klakis la verdan ligilon ĉe la supro de la paĝo, sed ĝi sendis min al (ĉu?) ukrainlingva Vikipedio, do komence mia mesaĝo ne aperis ĉi tie ... verŝajne se vi iam vizitas tiun paĝon vi vidos la saman noton de mi kiel ĉi tie.
Mi kopiis la tradukan tekston tien-reen, dumtempe mi perdis la originalan 2-3 frazojn. Narvalo 18:52, 2. Okt 2006 (UTC)
Saluton. Estas longa tempo de kiam mi diskutis kun vi! Ĉu vi memoras suŝion kaj problemon enigi Japanan lingvon per latinaj literoj(Romaĵio). Mi trovis novan retservon http://chasen.org/ La retservo ebligas onin skribi Japanan lingvon per NE-Japanlingva operaciumo!. - Ryoho 14:31, 25. Okt 2006 (UTC)
Saluton Haruo, mi ne scias, pri kia "signifa" vi parolas. En estonteco vi povas mem korekti vortojn kaj ne plendi en la ĉefpaĝo. --Petr Tomasovsky 06:22, 25. Mar 2007 (UTC)
Bonvolu krei unuafoje ĉi tie artikolojn kun titolo kun specialaj E-literoj. Poste vi povas kopii la tiolon en aliajn Vikipediojn. Aliaj vikipedioj ne komprenas nian X-sistemon. Narvalo 19:41, 24. Apr 2007 (UTC)
Pardonu, la forlaso de kantono ne estis intenca, tion kaŭzis nur mia neatentemo. Narvalo 04:46, 25. Apr 2007 (UTC)
En via paĝo mi vidas foton de "Haruo en 1892", kaj se vi estis plenkreskita homo jam en 1892, vi devas esti pli ol 135-jaraĝa ! --Algoviano 16:58, 17. Jun 2007 (UTC)
Saluton, Haruo. Mi malkovris vian foton Dosiero:Communion prayer-30.JPG kiu estas evidente fotita de vi. Ĉu vi donas permeson laŭ la [Creative Commons] por ĉi tiaj fotoj esti uzataj de Vikipedio? Mi povas marki la foton laŭ via vola permesilo. Verŝajne jes, sed estas grava deklari permeson. Dankon pro via tempo! Kore salutas Yekrats 12:10, 6. Jan 2010 (UTC).
En oktobro 2005 vi kreis artikolon Esperanto-movado en Japanio. Ĝi plu estas tute malplena ! Arno Lagrange ✉ @ ₪ 10:11, 13. Jan 2011 (UTC)
Saluton, Haruo. Mi ĵus vidis, ke vi plilaboras la ŝablonon {{Informkesto Kristana Eklezio}}. Sed bonvolu atenti, ke la ŝablono jam estas uzata en kelkaj artikoloj. Tial la parametroj estu tiel tradukataj, ke la malnovaj ankoraŭ funkciu, ĝis kiam la artikoloj estos ŝanĝataj. Ĉu vi konas la necesan manieron de ŝablona kodigo por alternativaj parametroj? Se ne, mi povos helpi al vi. Amike --Tlustulimu 13:00, 26 Jun. 2011 (UTC)
Hey, I noticed you requested info about this person on the Ang Wikipedia, specifically about his effect on global weather patters. As you have probably seen, there is no article about him on the Ang Wikipedia. He is barely mentioned in Old English manuscripts (I only found one mention of him, although according the the Modern English Wikipedia, he is mentioned several times), anyway, and I am not at all aware that fore-said manuscripts ever mention him having any effect on weather, global or not. It would appear to me that such ideas about him originate from long after his time, or even the time of the Old English language, and so such information is not especially to be sought in the Ang Wikipedia, or any Old English source. I would (do) recommend you have a look at his page on the Modern English Wikipedia (maybe you already have?).
Although this was not the specific information you asked about the subject, you might find a place to write it that his name meant "strong (bear) cub".
Cheers anyway! Gott wisst 09:35, 2 Jul. 2011 (UTC)
Kara ! vi enmetis en diskutpaĝon de IP-ulo la ŝablonon {{forigu}}. Bonvolu noti ke vi devis anstataŭigi <via uzantonomo> per via uzantonomo nome : Haruo. AL ✉@₪ 07:36, 6 Aŭg. 2011 (UTC) Bv kompari :
{{Forigu|BnqA|petanto=<via uzantonomo>}}
Saluton Haruo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, [[Uzanto:<via uzantonomo>|<via uzantonomo>]] ([[Uzanto-Diskuto:<via uzantonomo>|diskuto]] • [[Speciala:Kontribuoj/<via uzantonomo>|kontribuoj]]) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "BnqA". La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion. |
{{Forigu|BnqA|petanto=ArnoLagrange}}
Saluton Haruo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, ArnoLagrange (diskuto • kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "BnqA". La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion. |
Mia dio ! 16 lingvoj lernis ! Mi estas ĝusta trilingva ! Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:11, 18 Jan. 2012 (UTC)
Foiro ne ekzistis eble ĉar korespondaj aliligvanj artikoloj direktis al esperanta ĉapitro kaj ne al vera artikolo. Nun mi metis ĝermon por vera artikolo.--kani 15:52, 29 Jan. 2012 (UTC)
Saluton Haruo! Mi legis kun intereso vian rimarkon "por raciigi, verŝajne la popolo kikujoj devas fariĝi kujoj (kp la lingvonoman artikolon)". Tamen, la fakto ke la Kuja lingvo nomiĝas Kikikuyu en la svahila, miaopinie pruvas ke la radiko estas "kikuju", do "kikujo", kaj la lingvo ankaŭ devus nomiĝis "kikuja lingvo" (la duopo "Kikikuyu"/"Kikuja lingvo" kompareblus kun "Kiswahili"/"Svahila lingvo"). Kion vi opinias pri tio? --Dominik 18:33, 31 Jan. 2012 (UTC)
Mi ne trovas tiun signifon por kaso en vortaro, dum mi trovas ĉefe Ministerio pri Financoj aŭ Ankaŭ publika trezoro, de kio Ministerio pri Trezoro, same kiel an aliaj limgvoj.--Seminario (diskuto) 12:24, 22 Feb. 2012 (UTC)
Saluton, Haruo. Mi ĵus vidis, ke vi havis problemojn alinomigi artikolon. Mi ĵus forigis Vikipedio:TrES-2b. Kial vi ne petis helpon de administranto? --Tlustulimu (diskuto) 18:29, 19 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Haruo. Mi ĵus vidis, ke vi alŝutis la bildon Dosiero:ĜudSmapo.gif. Sed por mapoj kun pluraj markiloj ni havas la ŝablonon {{situo sur mapo}} kaj kelkajn subŝablonojn. Ĉu mi kreu per tio mapon kun markiloj? Mi supozas, ke tio aspektos pli bone. Krome la markiloj havus ligilojn al toolserver. Tiam legantoj povos rigardi, kie ĉiu unuopa ĝemela urbo situas. Mi bezonas por tio nur la landojn, urbojn kaj koordinatojn. Eble eĉ kreeblas kromaj laŭkontinentaj mapoj kun markiloj, sur kiuj ĉio iomete pli detale videblus. Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:30, 23 Mar. 2012 (UTC)
Saluton. Kial ne traduki White River al Blanka Rivero aŭ rivero Blanka se oni tradukas al Brita Kolumbio? Mi vidas, ke en Vikipedio estas nomoj malfacile tradukeblaj kaj aliaj tute ne.--kani (diskuto) 21:24, 10 Apr. 2012 (UTC)
Saluton Haruo, dankon pro via mesaĝo. Mi pensas, ke se miliardo estas mil milionoj, miliardulo do estas iamaniere milionulo. Mi proponas al vi ke, ene de la paĝo pri "Milionulo" ni aldonos sekcion pri "Miliardulo". Kion vi opinias? Samideane, Mxcatania (diskuto) 19:58, 28 Maj. 2012 (UTC)
Serĉinte la Esperantan nomon de Scrabble, mi trovis vian foton. Mi gratulas vin pro faris ĉi tiun foton.
Cetere, mi trovis la erareton: Zaminhof. Bonan Skrablon ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝo • Diskutpaĝo • Nouormand) 02:08, 11 Jul. 2012 (UTC)
Thanks for creating the page, but in future, please do not paste a machine translation directly into an article. Diolch. Signed: Ben Bore (from Welsh Wikipedia)
Saluton Haruo! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.
Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:22, 8 Nov. 2012 (UTC)
Dankon ke vi aldonis Homo nadeli sed ĉu Vi povas ankaŭ aldoni referencon pri tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 02:33, 13 Sep. 2015 (UTC)
Saluton! Ĉu vi volas partopreni en maratono pri Azio? --Ochilov (diskuto) 08:37, 23 Okt. 2015 (UTC)
Saluton Haruo!
Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!
Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti Elstara aŭ Leginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.
La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:49, 28 Nov. 2015 (UTC)
Rekompenco de Azia Monato | |
Dankon por kontribui en Azia Monato 2015! Ochilov (diskuto) 04:24, 2 Dec. 2015 (UTC) |
Saluton! Mi vidis vian intereson pri lingvoj kaj volas babli :) Ĉu vi uzas Vizaĝlibron? --Ochilov (diskuto) 15:09, 2 Dec. 2015 (UTC)
Kara Haruo, antaŭ pli-malpli monato vi kreis kategorion Liberecanoj, sed lasis ĝin sen enhavo, sen ordigo al pli larĝa kategorio, sen ligo al vikidatumoj. Ĉu vi havas planon kion fari per ĝi? ThomasPusch (diskuto) 15:48, 14 Feb. 2016 (UTC)
Plia en februaro de vi kreita kategorio estas Literaturo de Skotlando, ankaŭ ne uzata, sen ordigo al pli larĝa kategorio, sen ligo al vikidatumoj. Tia kategorio ja sencus, kaj io tia ekzistas en aliaj branĉoj de vikipedio, sed tiam kun enhavo kaj kun ligiĝo al la kategoria sistemo. Ĝis nun ekzistas kategorioj "angla literaturo" kaj "kimra literaturo" - pro unueco tial la koresponda nomo "skota literaturo" pli bonus, ĉar prefere ne estu propra sistemo por ĉiu unuopa kategorio (io tia ne estus sistemo, fakte estus la malo...). Mi ŝatus peti vin krei kategoriojn tiam kiam ili estas bezonataj (do kiam estas almenaŭ unu artikolo kiu estu en ĝi, prefere eĉ du aŭ pli), kaj tiam krei kategoriojn tute, ne nur duonlabore, do kun ordigo al pli larĝa kategorio kaj kun ligo al vikidatumoj. La duonfaritaj kategorioj simple aperas en avertaj administraj kategorioj, kaj laŭ la vikipedia logiko malplena kategorio estas nebezonata kaj forigenda. Sed mi konscias ke principe krei kaj ekuzi kategorion pri la literaturo de Skotlando estas nenio malbona, kaj persone mi ankaŭ ne kontraŭus se estus tri kategorioj "literaturo de Anglio", "..de Kimrio" kaj "..de Skotlando". Mi nur kritikas la duonfaron . Salutas ThomasPusch (diskuto) 09:56, 10 Mar. 2016 (UTC)
Saluton. Haruo. Mi ĵus kunigis "vian" artikolon Hara Setuko kun Hara Secuko. Por la kuniga celo mi uzis la jam pli longe ekzistantan artikolon. Krome tiam mi ne devis tuŝi la intervikiajn ligilojn. Ĉu vi eble pretervidis la esperantan intervikian ligilon en la angla artikolo en:Setsuko Hara? --Tlustulimu (diskuto) 15:39, 16 Mar. 2016 (UTC)
Saluton Haruo! Vi antaŭnelonge helpis al la Esperanta Vikivojaĝo, ĉu vi ŝatus plukontribui? La loka komunumo serĉas novajn homojn, kiuj almenaŭ foje tie aktivos. Post kiam la komunumo montriĝos aktiva, Vikivojaĝo ricevos sian propran retejon.
Kiel anglalingvano vi eble ŝatus prepari anglan frazlibron; kiu certe estus utila por multaj vojaĝantaj esperantistoj. Helpos al vi pri tio kreilo de paĝoj. Amike. --KuboF (diskuto) 21:33, 27 mar. 2016 (UTC)
Saluton. Vi komence de februaro malfermis tiun paĝon, eble kiel provo (fakte ekzistas The Kingston Trio) sed poste vi forgesis nuligi ĝin aŭ vi deziras konservi ĝin por io. Ĉu oni povas forigi ĝin?--kani (diskuto) 16:30, 2 maj. 2016 (UTC)
Saluton. Mi deklaras min tute nekompetenta pri la afero. Mi foje trovas ke fakte ekzistas nekongrueco ĉe kelkaj artikoloj. Ekzemple oni metis unflanke la anglan kaj aliflanke la germanan. Poste kelkaj lingvoj aliĝis al unu, dum aliaj al la alia. Foje temas pri la latinidaj lingvoj kiuj estas ligitaj al specifa artikolo dum tiu ekzistas nek en germana, nek en angla almenaŭ ligite al ili ktp. Unuigi ilin estas komplika por mi. Tio, kaze de taksonomio kiam eĉ botanikistoj aŭ zoologoj eĉ ne interkonsentas aŭ ŝanĝas opinion aŭ nomigon, iĝas speciale ĥaosa, ĉefe kiam la aktualiĝo ne okazas samtempe en la diversaj lingvoj. Mi povas diri nur ke mi vidas ke kelkaj versioj estas pli fidindaj ol aliaj. Laŭ mi, inter la nuraj kiujn mi ofte rigardas kaj konas, plej fidindaj estas la angla kaj germana, franca kaj hispana ne tiom. Sveda, nederlanda, kaj tiuj filipinaj absolute ne, ĉar ili metis artikolojn robote kaj tradukile. Nur tion mi povas diri; kaj pri la specifa artikolo, nur ke tiumomente mi vidis la aferon klara, sed nun mi ne scias.--kani (diskuto) 19:52, 6 maj. 2016 (UTC)
Saluton. Unuflanke estas neligita artikolo West Seattle (Seatla kvartalo), aliflanke High Point (Seatla kvartalo) ligita al en:West Seattle, Seattle anstataŭ tiu unue menciita. Mi supozas ke plej bone oni ŝnĝu la ligon.--kani (diskuto) 19:54, 8 maj. 2016 (UTC)
Estimata Haruo, ĉu vi vidas Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin ? Kore. --pino (diskuto) 08:43, 12 maj. 2016 (UTC)
Estimata kolego! Jen: Kaskada montaro, Kaskada Montaro. Gamliel Fiŝkin 05:12, 31 aŭg. 2016 (UTC)
Good evening from Calabria, I'm writing to say hello and know how you are. Beyond this to ask you a small but essential support. Could you kindly improve the article on Ursula Karven in English, is a bit 'scruffy, I saw that you create good articles and I was wondering if you could please help me to write a beautiful arranged Article in English, and just more than 20 minutes of your precious time, not more. Of course if you need help in Italian and Sicilian are happy to help. For the rest I hope all is well, a greeting from Calabria.--Luigi Salvatore Vadacchino (diskuto) 19:17, 26 sep. 2016 (UTC)
Saluton, en 2005 vi kreis la artikolon tipoledoj. NPIV tamen indikas nur la radikojn tipul- kaj tipuled-. Kial vi preferas la skribon per o? Ĉu vi povus indiki fonton pri tio?
Antaŭdankon, -- Renardo la vulpo (diskuto) 14:54, 6 jun. 2017 (UTC)
Saluton Haruo! mi informas vin, ke mi alinomis la artikolon Monto Meru al Monto Meru (Tanzanio). Nun ekzistas du apartaj artikoloj pri du malsamaj samnomaj montoj. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 08:58, 21 sep. 2019 (UTC)
Saluton! Estas bone vidi vin daŭre kontribui al Vikipedio. Mi ŝatus demandi, kiuj estas la preferindaj adresoj de viaj iamaj retejoj, daŭre alligataj ĉe Ros' Haruo, sed per ligiloj nun nefunkciantaj. Kvankam ja troveblas aliaj kopioj de Geocities, kie la retejo pli bone funkcias, kaj ankaŭ aliuloj parte (sed ŝajne fuŝe) transprenis iom el via kolekto. Ja Himnaro Cigneta estas aparte valora kolekto – mi ĵus elserĉis ĝin por trovi la kanton Tri reĝoj, ekzemple. Per kio do oni ĝisdatigu la ligilojn en tiu artikolo pri via persono? Kaj ĉu ankoraŭ iam vi havas la planon reinstali la tuton en iu alia servilo? Estas dezirinde! Amike salutas Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:12, 5 jan. 2022 (UTC)
Kara, Haruo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!
Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj
Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.