Mi komencis redakti ĉe Vikipedio en Aŭgusto 2006. Mi ankaŭ redaktas ĉe la angla Wikipedia (vikipediista paĝo, kie troviĝas multe pli pri mi). Montriĝas, ke plezuras min spekti kiel artikoloj kiujn mi lanĉis aŭ nur tuŝis poste evoluas, kreskas, aŭ pliboniĝadas sub la atento de aliaj redaktantoj. Mi klopodas rimarki kaj plibonigi la propran partoprenon.
Esperanton mi lernis en 1971, kaj dum 1986-1992 Esperanto estis mia unusola hejmlingvo.
Ŝatokupe mi legas lingvistikaĵojn, romanojn, kaj uzas la komputilon por esplori la uzadon de Esperanto en Esperanta prozo, ĉefe romanoj kaj teatraĵoj. Tiucele mi kolektis jam pli ol 80 Megabajtan tekstaron kies priskribo troviĝas ĉe: http://www.geocities.com/esperanto_oryan/Tekstaro_klarigo.html