Uzanto:Pietermeneer/Ĝemelaj urboj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu ĉi paĝo temas pri ĝemelaj urboj, ĝemelurboj aŭ partneraj urboj, kiuj mem elektis interliman kunlaboradon kaj kutime troviĝas intence ne en pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn. Kontraŭe, la vorto duobla urbo estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo.
En tiu ĉi paĝo estas nur listo de ĝemelaj urboj. En la paĝo Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn en vikio de uea.org estas pli da informo pri krei ĝemelajn urbojn, redakti paĝojn, kiaj aktivecoj oni povas fari en Ĝemelaj Urboj, financa subteno, malfacilaĵoj, Laborgrupo Ĝemelaj Urboj, Laborplano de la projekto Ĝemelaj Urboj.
La nomo ĝemelaj urboj, ĝemelurboj, aŭ partneraj urboj signifas urbojn, kiuj interkonsentis pri speciala partnereco por kultura kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Kutime, sed ne ĉiam, ĝemelaj urboj estas en diversaj landoj. Se la urboj A kaj B estas ĝemeloj kaj samtempe B ĝemele kunlaboras kun urbo C, tiukaze eblas, sed ne necesas, ke A kaj C havas ĝemelan rilaton inter si. Principe urba ĝemeleco estas simetria ligo, sed se unu el la partneroj havas malpli evoluintan strukturon, ĝemeleco povas signifi ankaŭ evoluigan helpon. Ĝemela rilato urba, provinca, aŭ ŝtata estas vaste bazita, oficiale aprobita, longatempa partnereco inter du komunumoj, regionoj, aŭ ŝtatoj en du landoj. Ĝemela rilato iĝas oficiala per subskriba ceremonio de la estroj de la du lokaj jurisdikcioj, post la aprobo de la lokaj urbaj konsilioj, provincaj komisaroj, aŭ ŝtataj parlamentanoj. Ĉirkaŭ la mondo, diversaj terminoj estas uzataj por nomi la longatempan partnerecon de du komunumoj: partneraj urboj, ĝemelaj urboj, ĝemelurboj, fratinaj urboj, amikecaj urboj estas kutimaj terminoj. En la Esperanto-komunumo aparte oftas la termino ĝemelaj urboj (aŭ ĝemelurboj).