Václav Zouzalík
From Wikipedia, the free encyclopedia
Václav Zouzalík estas aktiva ĉeĥa esperantisto ekde 2008. Li ofte partoprenas kaj prelegas dum SES kaj KAEST.[1] Ekde 1-a de septembro 2016 li estas prezidanto de Revizia Komisio de ĈEJ.[2] En 2013 li estis staĝanto ĉe E@I ekde julio ĝis oktobro. Li estis ankaŭ volontula helpanto dum UK 2016 en Nitro, Slovakio.
Václav Zouzalík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1992 (1992-11-22) (31-jaraĝa) |
Lingvoj | ĉeĥa • Esperanto • angla • Tokipono • germana |
Nacieco | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • vikimediano • programisto |
Profesie li estas informadikisto kaj interesiĝas pri libera programado. Li studis informadikon en la Masaryk-Universitato kaj laboras nun en tiu fako. Krome li multe laboras por evolui Vikipedion. Kaj ĉefe pro Vikipedio li eksciis pri Esperanto. Ekzemple li prelegis en podkasto kern.punkto pri Vikidatumoj.[3] Ankaŭ li prelegas dum Vikikonferencoj en Ĉeĥio.[4]
Krom ĉio li estas sufiĉe aktiva en la tokipona komunumo. Li estas la kreinto de tokipona.info – paĝaro por lerni tokiponon, kreita surbaze de papera lernolibro eldonita de E@I.[5] En 2015 kune kun Elena Ĥusanova li organizis unuan tokiponan renkontiĝon EToSo en Brno, Ĉeĥio.[6]