Vélez de Benaudalla
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vélez de Benaudalla estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. La areo estas 79 km², kaj estas 2885 loĝantoj (2017) kun loĝdenseco de 36,47 loĝ/km².
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Vélez de Benaudalla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18670 • 18616 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 013 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 50′ N, 3° 31′ U (mapo)36.831944444444-3.5161111111111 [+] | ||
Alto | 70 m [+] | ||
Areo | 79 km² (7 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vélez de Benaudalla [+] | |||
Fermi
Ĝi estas sur la lastaj deklivoj de la Alpujarra Granada, sur milda monteto kaj ebenaĵo ĉe la rivero Guadalfeo. Ĝi estas ankaŭ sur la norda parto de la granada marbordo sed ne tute marborde. Limas norde kun Ízbor (de la municipo El Pinar), Lanjarón kaj Órgiva, sude kun Motril kaj Salobreña, oriente kun Lújar kaj okcidente kun Los Guájares.
La urbestro estas socialisto. La agrikulturo ŝanĝiĝas el olivarboj kaj migdalarboj al irigacio.