VMT
From Wikipedia, the free encyclopedia
Transportunuiĝo mezturingia (germane: Verkehrsverbund Mittelthüringen, mallongigo VMT) estas koopera societo pri sekurigo de funkcianta publika transportado en Meza Turingio (Germanujo). Ĝi ĉirkaŭprenas de okcidento al oriento la urbojn Eisenach, Erfurto, Vajmaro, Jena kaj Gera kiel ankaŭ la distriktojn Gotha, Weimarer Land, Saale-Holzland, Saale-Orla kaj Saalfeld-Rudolstadt.
Tenadanto de la unuiĝo estas Verkehrsgemeinschaft Mittelthüringen GmbH. En la kadro de tiu ĉi societo enkondukitis Verbundtarif Mittelthüringen (mallongigo VMT; intertempe ankaŭ Voll-Mobil-Ticket). Origina ideo estis pli bona kunordigo de laborpendolantaj kaj ĝeneralaj pasaĝeroj moviĝoj inter la menciitaj urboj.