From Wikipedia, the free encyclopedia
Valdepeñas de Jaén [baldePEnjas de ĥaEN] (Valo de Rokoj de Ĥaeno) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 183,80 km2 kie loĝas 3 714 geloĝantoj, do loĝdenso estas 20,96 loĝ./km2.
Valdepeñas de Jaén | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23150 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 566 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 35′ N, 3° 49′ U (mapo)37.590555555556-3.8197222222222 [+] | ||
Alto | 920 m [+] | ||
Areo | 183,8 km² (18 380 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdepeñas de Jaén [+] | |||
Frailes situas je 31 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Suda Montaro (do kun tereno partikulare montara), je altitudo de 920 msm.
De granda forsta areo, interne de la Subbetika Montaro, limas norde kun la montaro Sierra de la Pandera kaj sude kun la montaro Alta Coloma kaj disponas de gravaj malfermaj kverkarbaroj. La montaro Morenilla estas sude de Valdepeñas de Jaén, el kie eblas rigardi al najbaraj lokoj kiel Martos, Alcalá la Real, ktp.
Nordokcidente: Fuensanta de Martos | Norde: Los Villares | Nordoriente: Jaén kaj Campillo de Arenas |
Okcidente: Fuensanta de Martos, Martos kaj Castillo de Locubín | Oriente: Campillo de Arenas | |
Sudokcidente: Alcalá la Real kaj Frailes | Sude: Frailes | Sudoriente: Campillo de Arenas kaj Noalejo |
Valdepeñas de Jaén estis fondita en 1539, kiel nova setlejo, kadren de la projekto de koloniigo kaj reloĝado de la montaroj de la Provinco Ĥaeno iniciatita en 1508, post la normaligo kaj definitiva integrado de la regno de Granado. Ekde 1539 oni desegnis la stratarplanon laŭ moderna urbanizado. Ĉirkaŭ 1550 la setlejo estus konstituita kaj dependa de la jurisdikcio de Ĥaeno. La ekonomia kaj socia prospero de Valdepeñas ebligis peton al Filipo la 2-a por havi propran jurisdikcion, ene de la regno Kastilio en 1558.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.