Valentin Melnikov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valentin Viktoroviĉ MELNIKOV (ruse Валентин Викторович Мельников; naskiĝis la 18-an de julio 1957) estas rusa poeto, tradukisto el la rusa kaj aliaj lingvoj, ĵurnalisto, recenzisto kaj esperantisto ekde 1982. Laŭ diplomo li estas inĝeniero-kemiisto. Li estis ĉampiono (2006) en la sporta versio de la populara rusa televida ludo "Kio? Kie? Kiam?" (sportturniro ChGK).
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Valentin Melnikov | |
---|---|
Valentin Melnikov en 2017 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1957 en Sovetunio |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Nacieco | ruso |
Ŝtataneco | Rusio • Sovetunio |
Alma mater | Universitato de ĥemia teĥnologio Dmitrij Mendelejev de Rusio |
Okupo | |
Okupo | poeto • esperantisto • mensludisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | satirajn poemciklojn, novelojn, versromanon "Eŭgeno Onegin" |
Esperantistiĝis en | 1982 |
Fermi
Ekde la 1980-aj jaroj ĝis 2015 li laboris kiel komputilisto. Li konstante loĝas en Moskvo. Li estas diplomita instruisto de Esperanto, membro de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio. La moskva kongreso de REU (1997) komisiis al li gvidi la literaturan sekcion de REU. Li ankaŭ estis estrarano de REU inter 2015 kaj 2017.