From Wikipedia, the free encyclopedia
Valladolid estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Valladolid. La komunumo situas en la sudorienta parto de Yucatán en la regiono 2 "Oriente", kiu limas al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento kaj sudo, al la regiono 1 "Litoral Oriente" en la nordo, al la regiono 4 "Centro" en la nordoriento kaj al la regiono 5 "Centro Sur" en la okcidento. Eta parto en la sudo krome limas al la regiono 9 "Sur". La komunumo limas norde al Temozón, sude al Cuncunul, Tekom kaj al Chichimilá, oriente al Chemax kaj okcidente al Cuncunul kaj Uayma.
Valladolid | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Poŝtkodo | 97780–97792 | ||
Kodo laŭ INEGI | 31 102 | ||
Retpaĝaro | http://www.valladolid.gob.mx/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mario Alberto Peniche Cárdenas | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 68 863 | ||
Loĝdenso | 75 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 37′ N, 88° 8′ U (mapo)20.616666666667-88.133333333333 [+] | ||
Alto | 25 m | ||
Areo | 867,8 km² (86 780 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valladolid Municipality [+] | |||
La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31102.
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 68863 loĝantojn. El tiuj estis 34031 viroj kaj 34832 virinoj. La komunumo havas surfacon de 867,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 25 metroj super la marnivelo. Al la komunumo entute apartenas 223 urbetoj aŭ loĝlokoj. La ĉefaj estas Valladolid (ĉefurbo), Popolá, Yalcobá, Kanxoc kaj Xocem.
En la komunumo jare falas averaĝe 79,8 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,7 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto. Plej ofte la vento blovas de la sudoriento kaj nordoriento.
Sur la komunuma teritorio nek ekzistas riveroj, nek riveretoj. Estas nur subteraj akvofluoj konataj kiel cenotoj. Kelkfoje la tegmento de tiuj subteraj fluoj detruiĝas kaj estas lagoj, kiuj estas aprezataj pro sia natura beleco. Plej konataj en Valladolid estas la cenoto Zací, kiu situas en la ĉefurbo kaj la kaverno kaj cenoto Dzitnup kiu situas proksimume 6 kilometrojn for de Valladolid.
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 35462 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 28799 scipovis legi kaj skribi kaj 6609 personoj estis analfabetoj. Do 18,64% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 56776 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 31329 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 55,2% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio estas eksterordinare granda parto de la loĝantaro. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán kaj en Valladolid estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano. En Valladolid tamen ankaŭ estas personoj kiuj parolas alian indiĝenan lingvon kiel ekzemple la mihan lingvon.
La plej granda parto de la loĝantoj de Valladolid estas katolikoj (ĉirkaŭ 80 % de la loĝantaro, kiu aĝas pli ol 5). Ĉirkaŭ 7% estas protestantoj. 13% apartenas al aliaj religioj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Sur la teritorio de Jukatanio la komunumo estas la tria plej grava regiono ekonomie, nur post Mérida kaj Tizimín. Ĉefaj aktivecoj estas la agrikulturo maizo, la bestbredado, la produktado de manartaĵoj, komerco kaj turismo. La komunumo havas privilegian situon ĉe la grava strato Mérida - Cancun. Pro tio la tre gravaj arkeologiejoj Chichén Itzá, Tulum kaj Cobá estas tre facile atingeblaj de la komunumo. Krome la komunumo havas proprajn turisme interesajn arkeologiejojn kiel ekzemple Kumal, Xkŭil, Xkakuil, Dzoyolá kaj Xkax (por nomi nur la plej gravajn).
La nuna komunuma prezidanto estas Mario Alberto Peniche Cárdenas de la PRI: Revolucia Institucia Partio Jen sekvas listo de ĉiuj komunumaj prezidantoj post 1941:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.