Varmbotelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Varmbotelo (aŭ varmizola botelo, aŭ termoso, aŭ vakubotelo) estas fermebla ujo, kiu malrapidigas la temperaturinterŝanĝon inter la tie konservata likvo (trinkaĵo, supo) kaj la ĉirkaŭa medio. La temperaturo de la likvo povas esti altega aŭ malaltega kompare al la meditemperaturo. Eble la plej taŭga termino estas izolkruĉo, ĉar ĝi izolas la likvon aŭ kontraŭ malvarmiĝo aŭ kontraŭ varmiĝo.