Vasugupta
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vasugupta (800–850) estis la aŭtoro de la Ŝiva Sutra, grava teksto de la Advaita tradicio de Kaŝmira Ŝaivismo, nomata ankaŭ Trika (foje nomita Trika Jogo) en Hinduismo.[1][2]
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Vasugupta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 860 (0860-01-01) en Kaŝmiro |
Morto | 1-an de januaro 925 (0925-01-01) (65-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | filozofo |
Fermi
Vasugupta estas konsiderata kiel fondinto de la sistemo de Hindua filozofio konata kiel Advaita Ŝaivismo de Kaŝmiro, aŭ Trika.[2]
La Ŝiva Sutra estas grava teksto de Jogo, fundamenta de la Trika sistemo de Kaŝmira Ŝaivismo. La teksto studas la naturon kaj kaŭzon de ligiteco, kaj kiel oni povas liberiĝi el tiu ligiteco. La teksto estis etende komentata fare de barataj aŭtoroj, kaj kelkaj manuskriptoj estis tradukitaj al la angla, ekzemple fare de Mark Dyczkowski[3] kaj de Jaideva Singh.[4]