Vatikano
senmarborda malgrandega suverena regno en duoninsulo Italio, regata de la Papo, ĉirkaŭita de la urbo Romo en la regno Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vatikanurbo aŭ Vatikano estas politika unuo sur la teritorio de itala ĉefurbo Romo, kaj estas la centro de la katolika eklezio. Ĝi estas la plej malgranda internacie agnoskata ŝtato de la mondo. Al Vatikano apartenas tri temploj, palacoj kaj vilaoj sur la teritorio de Romo kaj ĉirkaŭaĵoj. Heredaĵoj estas interalie la placo Sankta Petro, la palacoj de Sankta Petro, de Sankta Karlo, kaj la Belvedero.
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Vatikano (apartigilo) |
Ŝtato Vatikano | |
Status Civitatis Vaticanae (latine) Stato della Città del Vaticano (itale) | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Inno e Marcia Pontificale | |
Nacia devizo: neniu | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Vatikanurbo1 |
Oficiala(j) lingvo(j) | itala lingvo, franca lingvo, latina lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | latina, itala |
Plej ofta(j) religio(j) | katolika |
Areo | 0,44 km² |
- % de akvo | 0,0 % |
Loĝantaro | 925 |
Loĝdenso | 2,093 loĝ./km² |
Horzono | +1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
Interreta domajno | va |
Landokodo | VA |
Telefona kodo | 379 |
Plej alta punkto | Vatikana Monteto |
Plej malalta punkto | Placo Sankta Petro |
Politiko | |
Politika sistemo | elektebla teokratia monarkio |
Ŝtatestro | Francisko |
Ĉefministro | Tarcisio Bertone |
Nacia tago | ĉiam la tago de la elekto de la papo |
Sendependiĝo | 11-a de februaro 1929 |
Ekonomio | |
Valuto | Eŭro (EUR) |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | neniu
notoj = 1 Vatikanurbo estas urboŝtato |
En Vatikano, parto de Romo, estas la preĝejo, palaco, muzeo kaj biblioteko de la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La muzeo havas, interalie, artaĵojn de Rafaelo kaj Mikelanĝelo. Antaŭ la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento, la papo regis parton de Italio, nomatan la Papa ŝtato. Tiu antaŭulo de Vatikanurbo estis multe pli granda.
En la 1-a jarcento Vatikano situis ĉe la rando de Romo, la loko de rubejoj kaj la enterigejo de kristanaj martiroj – ekzemple, Sankta Petro. La granda preĝejo de Sankta Petro nun tie staras.
Laŭ Francisko Azorín Vatikano estas Nomo de unu el la sep montetoj de Romo k. de la luksa, arta restadejo de ĝiaj papoj.[1] Li indikas etimologion el Vaticanus, propra nomo de roma monteto. Kaj li aldonas la terminon Vatikanurbo.[2]