From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ventomuelejo La Unión troviĝas ĉe la monteto ĉe kiu troviĝas Camuñas, Provinco Toledo, Hispanio, je ĉirkaŭ 700 metroj alteco. Ties nomo ŝuldiĝas al fakto ke post granda incendio ĝi estis rekonstruita danke al la ekonomia unuiĝo de la tuta loĝantaro.
Ventomuelejo La Unión | |||
---|---|---|---|
konstruaĵo monumento | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Camuñas | ||
Situo | |||
Geografia situo | 39° 25′ 46″ N, 3° 27′ 12″ U (mapo)39.42944444-3.45333333 | ||
| |||
Ĝi estis eble konstruita en 1866, ĉar tiu dato aperas super ĝia pordo, sed ŝajne reale tiu estas la dato koresponda al ties rekonstruo post incendio, ĉar jam estis citata (laŭ la nomo Molino Viejo (malnova muelejo), kiel la loko kie, en 1809, estis pendumita Juan Pedro Sánchez, frato de Tío Camuñas.
La maŝinaro estis akirita en Campo de Criptana, de malnova muelejo kiu estis neuzata nome «El Sardinero» (la sardinisto). Dum la rekonstruo sufers kelkajn ŝanĝojn, kaj oni ampleksigis interne la konstruaĵon, kvankam oni pluhavis la saman diametron de la antaŭa, dum la kovraĵo vegetala (karekso) estis anstataŭata de alia el zinko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.