Venĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Venĝo aŭ tre malofte vendetto (el la itala vendetta) signifas, ke venĝanto faras al iu la saman aŭ pli malbonan ol la farinto mem pli frue faris al li. Temas pri emocio kiu baziĝas sur kredo aŭ sento, ke tiu refaro solvas la iaman malavantaĝan situacion. Tamen por solvo de konfliktoj, plej ofte venĝo rezultas en revenĝo kaj tio en senfino de la konflikto.
Tradicia diraĵo asertas, ke "venĝo estas manĝo malvarme servenda". Ĝi aperas en diversaj fikciaĵoj, tre memorinde en Les liaisons dangereuses de Pierre Choderlos de Laclos. Pli ĵuse venĝemo estas unu el la plej kutimaj temoj de agadfilmoj el Holivudo.
Francis Bacon priskribis venĝon kiel specon de "sovaĝa justeco " kiu malobservas la leĝon flankenlasante ĝin [1]
Laŭ Immanuel Kant, venĝo certigas ke la ekvilibro en la universo estas restarigita [2].