vilaĝo en Slovenio From Wikipedia, the free encyclopedia
Veržej estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Štajerska, en statistika regiono Pomurska. Administre apartenas al Veržej ankoraŭ 2 vilaĝoj.
La vilaĝo kuŝas sur ebenaĵo, ĉe la dekstra bordo de la Mura Rivero. La alteco estas ĉirkaŭ 180 - 183 m. La vojo trapasas la vilaĝon, ligante Ormož kaj Murska Sobota. En la sama direkto trapasas la fervoja linio.
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Habsburga Imperio, al Stirio, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj tenis ĝin ĝis 1945. Ekde 1991 la komunumo apartenas al Slovenio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.