cover image

Verda stelo

simbolo de Esperanto / From Wikipedia, the free encyclopedia

La verda stelo[1] estas la plej simpla Esperanto-simbolo komune uzata ekzemple kiel broĉo aŭ gluebla aŭtoŝildo. La verdo simbolas la esperon, la kvin pintoj la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn. La verda stelo videblas sur la Esperanto-flago. Krome tia stelo aperas en la flago kaj blazono de Senegalo de 1960/1965 kaj la konturo de kvinpinta verda stelo sur ruĝa fono aperas en la Flago de Maroko.

Disambig.svg Ĉi tiu artikolo temas pri la verda stelo kiel simbolo de Esperanto. Por informoj pri samnomaj Esperanto-grupoj, vidu la artikolon Verda stelo (apartigilo).
Esperanto_star.svg
La verda stelo
Verda_stelo_sticker_on_Lada_1500_Combi.jpg
Verda stelo kiel aŭtoŝildo sur la ruĝa aŭto