Vajŝalio (Vaiśālī) estis la ĉefurbo de la sendependa respubliko Vriĝio, unu el la dek ses grandaj regnoj en la –6-a jarcento, kies ĉefaj loĝantoj estis la liĉavioj. En nuna Barato ĝi troviĝas en la ŝtato Biharo, en la regiono Mitilo,[1] kaj ĝi estas nun arĥeologia loko.
Rapidaj faktoj budhisma pilgrimejoj en Hindio • arkeologia loko, Administrado ...
Fermi
Ĝi estas la naskiĝloko de la lasta tirtankaro, la ĝajno Mahaviro, laŭ la skolo Ŝvetambaro.[2] Ĝi ankaŭ estis unu el la lastaj lokoj kiujn la budho Gotamo vizitis, kaj kie la dua budhisma koncilio okazis ĉ. la jaro –383, 70 jarojn post la parinirvano de la budho Gotamo, do la urbo estis grava por kaj budhismo kaj ĝajnismo.[3][4][5] Tie troviĝas stupao kun la parto de la relikvoj de la budho Gotamo kiun ricevis la liĉavioj.[6][7] Apud la stupao de Anando troviĝas unu el la plej bone konservitaj kolonoj de Aŝoko, kun nur una azia leono.