Vezdemarbán
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vezdemarbán estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Vezdemarbán estas asociebla etimologie al Marŭan, araba aŭ mozaraba persona nomo.
Vezdemarbán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49840 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 428 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 39′ N, 5° 22′ U (mapo)41.654166666667-5.3669444444444 [+] | ||
Alto | 774 m [+] | ||
Areo | 47,89 km² (4 789 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vezdemarbán [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 47,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 448 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ĉefe el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 43 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj je 26 km de Toro.
Estis antaŭromiaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 11-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas; estas ankaŭ diversaj metiejoj. Iam estis industrio tekstila kaj de ĉokolado. Lastatempe rura turismo ekgravis.