Veľký Kriváň
From Wikipedia, the free encyclopedia
Veľký Kriváň (1 708,7 m s. m.) estas la plej alta monto de montaro Malgranda Fatro. Ĝi troviĝas sur ĉefa montodorso de Krivana parto de Malgranda Fatro, kiu portas laŭ ĝi sian nomon. Tiu ĉi herbejriĉa monto kun montopinto super supra limo de disvastiĝo de monta pino estas eminenta belvedera punkto kun ronda elrigardo. Ĝi najbaras kun montoj Pekelník (1609 m s. m.) kaj Chleb (1645,6 m s. m.), de kiuj apartigas ĝin montoseloj Bublen (1610 m s. m.) kaj Snilovské sedlo (1524 m s. m.). La sudaj, orientaj kaj okcidentaj deklivoj de Veľký Kriváň estas lavangemaj.
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Veľký Kriváň | |
monto | |
Vido al Veľký Kriváň el Poludňový grúň | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | distrikto Žilina |
Montaro | Malgranda Fatro |
Situo | Veľký Kriváň |
- alteco | 1 708,7 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 11′ 15″ N 19° 01′ 51″ O (mapo) |
Geologia konsisto | Kalkoŝtono |
Plantaro | monta pino |
Plej facila aliro | De kabano Vrátna laŭ verda turisma marko al Snilovské sedlo, de tie laŭ ruĝa marko ĝis montopinto. |
Situo de Veľký Kriváň enkadre de Slovakio
| |
Situo de Veľký Kriváň enkadre de Regiono Žlina
| |
Vikimedia Komunejo: Malá Fatra | |
Fermi