Viena malfermo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Viena malfermo aŭ Viena ludo (ECO C25-C29) aperis en Vieno dum la 19-a jarcento pro la problemoj prezentitaj de la kontraŭgambito Falkbeer, kun 2. Ĉc3 la celo estas eviti 2.... d5. Alie la malfermo provas sekvi la kanalojn de la reĝa gambito, la strategiaj ideoj similas: formi fortan kaj moveblan peonan centron, malplenigi la kolonon f, rapide ataki la nigran reĝon. Tamen prokrasti la movon f4 multobligas la eblajn respondojn de nigro kaj tiel siajn defendajn eblecojn. Aliflanke nigro devas profiti la malfortecojn de la malhelaj ĉeloj, kiuj okazas ĉe la reĝa flanko. La sekureco de la blanka reĝo ankaŭ estas problemo. Ĝi estas malfermokun malmultaj linioj kaj facile lernebla.
La viena malfermo estas tre populara malfermo por romantikaj ŝakludantoj. Wilhelm Steinitz kaj Ludwig Paulsen elstaris pro ĝia uzado. Ĉi tiu malfermo ekigas tre kombinan ludon kun sennombraj gambitoj. Ĉi tiu malfermo baziĝas sur plano simila al tiu de la reĝa gambito sed prokrastas la antaŭenigon de f4 por eviti rektan d5.