Vikipedia diskuto:Baloto/Majuskligo de familiaj nomoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Voĉdonrajto: Mi proponas ke en la venonta voĉdono, ĉiu kiu havis konton antaŭ la 12-a de februaro 2006 (kiam la diskuto komenciĝis) kaj redaktis almenaŭ 10-foje rajtas voĉdoni. --Chuck SMITH 09:32, 23. Feb 2006 (UTC)
- Ni jam voĉdonis! Ĉu ne voĉdonos ĝis kiam?Roberto 13:30, 22. Feb 2006 (UTC)
- La antaŭa baloto estis "proponita baloto", pri kiu ne regis tuta konsento. Vidu je Vikipedio:Diskutejo/Majuskligo_de_familiaj_nomoj#Proponita_baloto. Bv. pluargumenti tie. Bab 14:59, 22. Feb 2006 (UTC)
de:Wikipedia:Stimmberechtigung 200 redaktoj de artikoloj + min. dumonata ekredakto Narvalo 10:26, 23. Feb 2006 (UTC)
de:Wikipedia:Meinungsbilder/Stimmberechtigung pri la baloto en la germana Narvalo 10:31, 23. Feb 2006 (UTC)
- Ni tamen ne estas la germana Vikipedio. Mi pensas, ke kiel eble plej multaj Vikipediistoj havu la eblecon voĉdoni. Oni nur evitu, ke iu homo, kiu antaŭe tute ne rilatis kun la Vikipedio alvenos kaj lasos sian voĉon. Pro tio la regulo de Chuck estas taŭga. Marcos 12:00, 23. Feb 2006 (UTC)
- Nura problemo estus homo kiu ensalutos kun pli ol unu salutnomo, ekzemple, mi povus elsaluti kaj reensaluti "Robert", aŭ "Robrecht", ktp kaj voĉdoni multajn fojojn. Sed mi pensas ke ni estas sufiĉe maturaj por ne fari tion. Sekve, mi pensas ke ĉiuj kiuj havas salutnomon povus voĉdoni.Roberto 12:31, 23. Feb 2006 (UTC)
- En germana vikipedio decidis pli saĝe 40-50 homoj pri reguloj (ĉi tie nur 1-2). Se iu ne redaktis 200-foje jam artikolojn kaj ne estas min. dumonata vikipediisto, ne konas la regulojn, vikipedion. Dekfoja redakto-limo estas ridinda. Narvalo 12:56, 23. Feb 2006 (UTC)
Germana vikipedio uzas 2-semajnan tempolimon. Se iu vizitas nur ĉiun trian semajnon de nia vikipedio, laxu kiaj kriterioj povas decidi kiaj argumentoj estas ĝustaj? Narvalo 13:09, 23. Feb 2006 (UTC)
Marco, ĉu vi estas verohava Dio kiu deklaras nevalidecon, taŭgecon de aferoj? (Pro tio la regulo de Chuck estas taŭga.) Temas nur pri regulpropono de unu homo. Narvalo 13:41, 23. Feb 2006 (UTC)
Narvalo, ĉu vi estas verohava Dio kiu provas timigi homojn for de Vikipedio? Mi vere ne ŝatas vian agreseman agadmanieron en kiu vi demandas ĉu oni estas Dio aŭ ne. Laŭ mi, estus pli bone simple diri vian vidpunkton anstataŭ preskaŭ persone ataki aliajn homojn. (Ĉu mi ĝuste respondas ĉi tie aŭ ĉu ankaŭ mi estas tro akra? Bonvolu iu krom Narvalo respondi al tio.) --Chuck SMITH 12:55, 24. Feb 2006 (UTC)
Eble do mi estis akra - tiel mi pardonpetas -, sed bonvolu atenti, ke mi nur citis faktojn el la germana vikipedio, dum Marcos deklaris taŭga unu proponon kiel regulon. En aliaj vikipedioj necesas pri tiuj aferoj interkonsento. Vidu alilingvajn variantojn tie ĉi. Narvalo 13:03, 24. Feb 2006 (UTC)
- Mi konsentas ke necesas interkonsento pri tio. Kaj por atingi interkonsenton, la homoj devas diskuti pri la afero. Kaj por diskuti, ili devas esprimi sian opinion. Mi tiel esprimis mian opinion kiam mi diris ke la propono de Chuck estas taŭga. Mi neniel volis altrudi mian opinion al ĉiuj. Kompreneble mia opinio estas kritikebla. Sed por kritiki ĝin ataku mian argumentadon, anstataŭ ataki la fakton ke mi esprimis mian opinion. Marcos 17:11, 24. Feb 2006 (UTC)