Vikipedio:Enciklopedio de Esperanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
En la jaroj 2003–2004, fruaj redaktantoj de Vikipedio en Esperanto, precipe Chuck SMITH kaj Miroslav MALOVEC, laboris por enretigi la Enciklopedion de Esperanto en la Vikipedion. Hodiaŭ la projekto jam estas plenumita kaj la paĝojn, kiuj enhavas informojn transprenitajn el la enciklopedio, oni markas per la ŝablono {{EdE}}. Laboraj paĝoj kreitaj dum la transprenado estas organizitaj kiel subpaĝoj de tiu ĉi paĝo.