Vikipedio en baza angla lingvo
la enciklopedio Vikipedio en simpligita angla lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vikipedio en baza angla lingvo (angle Simple English Wikipedia) estas la en Baza Angla lingvo verkata eldono de la libera reta enciklopedio Vikipedio. Ĝi estas unu el kvar Vikipedioj skribita en speco de angla lingvo, la aliaj estas la anglalingva Vikipedio, la skota Vikipedio kaj la anglosaksa aŭ malnovangla Vikipedio (kvankam la lasta estas plejparte nekomprenebla al denaska parolanto de la - moderna - angla ).
Vikipedio en baza angla lingvo | |
---|---|
Priskribo | La ĉefpaĝo de la vikipedio en baza angla lingvo |
Retadreso | simple.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | baza angla |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 15-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 250 497 |
Profundeco | 59.1 |
Paĝoj | 816 093 |
Redaktoj | 9 459 130 |
Uzantoj | 1 435 101 |
Aktivaj uzantoj | 1 698 |
Administrantoj | 18 |
Dosieroj | 36 |
Fondita la 17-an de novembro 2003, la retejo celas disponigi enciklopedion por "homoj kun malsamaj bezonoj, kiel studentoj, infanoj, plenkreskuloj kiuj lernas malfacile, kaj personoj kiuj provas lerni la anglan". Kiam la Vikipedio en baza angla lingvo komenciĝis, la anglalingva Vikipedio jam havis 150 000 artikolojn, kaj sep aliaj Vikipedioj en aliaj lingvoj havis ĉiuj pli ol 15 000 artikolojn. Ĉar la aliaj Vikipedioj jam havis tiom da artikoloj, plejparte da artikoloj en Vikipedio en baza angla lingvo prenas artikolojn de aliaj Vikipedioj kaj plifaciligas ilin. Plej ofte ili ne estas novaj artikoloj. Komence de junio 2013, la retejo atingis nombron de pli ol 100 000 artikoloj, kaj havas pli ol 293 000 registritajn uzantojn, el kiuj 775 aktivas.
Laŭ la aserto en la paĝo pri tiu ĉi vikipedio en tiu vikipedio "Se iu ne povas kompreni ideon en la regula anglalingva Vikipedio, li povas legi la artikolon en la baza angla version"; kaj ke "La baza angla vikipedio estas ofte uzata de: